• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 16:19:57    
Inaŭguriĝis Monda Ekonomia Forumo

cri

Posttagmeze de la 24-a de tiu ĉi monato en Davos, Svisio, inaŭguriĝis la 37-a Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, prezidis la kunvenon. Micheline Calmy-Rey, prezidanto de la Svisa Federacio, faris salutparolon. En la inaŭguro, sinjorino Angela Merkel, ĉefministro de Germanio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, faris parolon. Ŝi alvokis ĉeestantojn de la kunveno atenti la problemojn pri klimata ŝanĝiĝo kaj dohaa traktado de la Monda Komerca Organizo, kaj serĉi la solvon. Ŝi precipe urĝis Usonon redukti la forcejan ellason kaj porti la devon por mildigi la klimatan ŝanĝiĝon en la tuta mondo. Ŝi esprimis bonvenon al la usona politiko pri novaj energioj, proklamita de la prezidento Bush kaj celanta redukti je 20% la usonan konsumon de benzino en la venontaj 10 jaroj. Ŝi diris, ke por riĉaj aŭ malriĉaj landoj, libera komerco estas tre grava al ekonomia kresko. Ŝi apelaciis al Usono, Eŭropa Unio kaj membroj el evoluantaj landoj forigi diverĝojn kaj rapide reveni al dohaa traktado.

Ĉi-foja kunveno havas la ĉeftemon Ŝanĝiĝanta Strukturo de Forto, kiu ĝeneraligas la karakterizon kaj tendencon de la monda ekonomio. Klaus Schwab diris, ke oni povas karakterizi la mondan ekonomion per la du vortoj "nova" kaj "ŝanĝo"; la strukturo de forto ŝanĝiĝas en multaj kampoj, kaj aperis multaj senprecedencaj aferoj. Pro tio, ke disvolvo de la usona ekonomio malekvilibriĝis kun granda deficito, oni timas ĉu la usona ekonomio kontinue kreskos; samtempe, plivalorigo de eŭro reduktis eksporton en la eŭra regiono, kaj evidentiĝos la influo al ekonomio. Kontraste kun la potencoj Usono kaj Eŭropa Unio, la ekonomia kresko en Ĉinio, Hindio, Brazilo kaj Afriko estas fenomeno, aparte atentata de la mondo; strukturo de la monda ekonomio ege ŝanĝiĝas.

Dum la kunveno oni okazigas pli ol 200 seminariojn, kiuj tuŝas ekonomion, politikon kaj aliajn fakojn de la socio, tamen ĉefaj diskuttemoj koncernas ekonomian tutmondiĝon, situacion en la Mezoriento, dohaan traktadon de la Monda Komerca Organizo kaj la klimatan ŝanĝiĝon. Ŝtataj estroj kaj altrangaj oficistoj el la mezorientaj landoj okazigos ferman kunvenon por solvi la mezorientan problemon. Krome en dekoj da seminarioj oni diskutas pri la klimata ŝanĝiĝo.

Al ĉi-foja kunveno ĉeestas 2 400 politikaj gravuloj kaj ekonomiaj magnatoj el pli ol 90 landoj, inkluzive de 24 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj, pli ol 80 ministroj, ĝeneralaj direktoroj aŭ prezidantoj de pli ol 800 grandaj entreprenoj.

Ĉinio sendis al la kunveno delegacion, gvidatan de ŝtata konsilanto Hua Jianmin. Laŭ aranĝo de la kunveno, postagmeze de la 26-a, Hua Jianmin faros 20-minutan prelegon pri la ĉina rolo en la monda ekonomio.