• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 17:47:12    
Urbopordegoj de Pekino (I)

cri

Pekino estas mondfama kultura urbo kun longa historio. Tie estas multe da historiaj restaĵoj, belaj naturaj pejzaĝoj kaj grandiozaj konstruaĵoj. Estiel ĉefurbo de la dinastioj Yuan (1206-1368), Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), Pekino havis 47 urbopordegajn konstruaĵojn, inkluzive de ĉefturoj, gvatturoj kaj angulaj turoj. La altaj turoj kun fortikaj randoj kaj grizaj tegoloj kaj dikaj muroj el grizaj brikoj, kaj kun paftruoj kaj kreneloj profunde impresas la vizitantojn.

Samkiel aliaj antikvaj urbopordegoj en Ĉinio, la pekinaj funkciis ne nur kiel trairejoj de la urbo, sed ankaŭ kiel defendaj fortikaĵoj. Ili konsistas el jenaj partoj:

Turo, kiu staras sur bazamento de la kastelo. La bazamento ligiĝas kun urbomuregoj, sed iom pli alta kaj dika ol ili. Meze de la bazamento estas pordego, kiu funkcias kiel la lasta defendaĵo de la urbo.

Urna urbeto, kiu estas malgranda kastelo antaŭ la turo. Ĝiaj muregoj ligiĝas kun la urbaj. Rigardate de supre, ĝi estas kvadrata, oblonga aŭ duonronda. Ĝi estis destinita por defendi la turon.

Gvatturo, kiu troviĝas meze de la urna urbeto. Ĝi rigardas rekte al la interna turo. La gvatturo estas kvarflanka. Ĝiaj tri flankoj rigardantaj eksteren havas embrazurojn en ĉiu etaĝo, tra kiuj oni povis pafi la eksterajn malamikojn. La bazamento de la gvatturo estas iom pli alta kaj dika ol la urbomuroj de la urna urbeto kaj ligiĝas kun ili.

La supre menciitaj konstruaĵoj kune formis harmonian kompleton -- urbopordegon.

En la historio Pekino havis multe da urbopordegoj, t.e. 9 pordegoj en la interna urbo kun la imperiestra palaco kiel centro: Dongzhimen-pordego kaj Chaoyangmen-pordego en la oriento, Xizhimen-pordego kaj Fuchengmen-pordego en la okcidento, Deshengmen-pordego kaj Andingmen-pordego en la nordo kaj Chongwenmen-pordego, Zhengyangmen-pordego kaj Xuanwumen-pordego en la sudo. Por plifortigi la urban defendon, en 1553 Ming-dinastio konstruis 7 pordegojn, t.e. Dongbianmen-pordego kaj Xibianmen-pordego en la nordo, Guangqumen-pordego en la oriento kaj Guang'anmen-pordego en la okcidento, Zuo'anmen-pordego, You'anmen-pordego kaj Yongdingmen-pordego en la sudo. Krom ili estas ankaŭ kvar podegoj ĉe la imperiestra urbeto, t.e. Dong'anmen-pordego en la oriento, Tian'anmen-pordego en la sudo, Xi'anmen-pordego en la okcidento kaj Di'anmen-pordego en la nordo.

La urbopordegoj de la malnova Pekino estas harmonia tuto. Iliaj formo kaj skalo estas difinitaj, kio montras la suverenan aŭtoritatecon kaj imperiestran majestecon. La totala projekto ja estas dispozicie klara kaj montras perfektan harmonion. Sube mi konigos ilin koncize.