• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 18:00:37    
Lisbono—Dakara Aŭtoralio finiĝis en ĝojo kaj tristo

cri

La 22-an de januaro finiĝis ĉi-jara Lisbono—Dakara Aŭtoralio. Franca stiristo Stephen Peter Hansen akiris por si la 9-an ĉampionecon. Francoj ridis la lastaj, tamen en ĝoja celebrado estis tristaj larmoj.

En la 14-a kurumo de la aŭtoralio katastrofo trafis la francan motorciklostiriston Eric Aubijoux. 42-jara li 6-afoje partoprenis tiun ĉi ralion. Antaŭ la akcidento, tiu ĉi sperta stiristo okupis la 18-an lokon en la grupo de motorciklostiristoj. Ekster supozo, en konkurso de la 14-a kurumo li subite falis teren de la motorciklo kaj tuj svenis, poste lia koro ne batis plu.

Laŭ proparolanto de la organiza komitato de tiu ĉi ralio, li mortis pro subita kormalsano, kiam li troviĝis je 15 kilometroj proksime al la finloko de la 14-a kurumo. Por ĉi-foja ralio li organizis privatan teamon. Estas tre bedaŭrinde, ke li forkonsumis la tutan vivon antaŭ ol vidi la Rozan Lagon, kiu simbolas venkon por stiristoj. Antaŭ tiu ĉi tago, hispana stiristo Marc Coma de la teamo KTM, kiu viciĝis inter antaŭaj lokoj de la grupo de motorciklostiristoj, suferis akcidenton pro devojiĝo je la 57-a kilometro, la mortociklo renversiĝis, kaj lia kapo grave vundiĝis; en la sama tago, je la 500-a kilometro, akcidento trafis alian stiriston de la teamo KTM, Esteve Pujol; estas feliĉe, ke ili restas senvivminacaj.

La morto de Eric Aubijoux ne estas la sola akcidento en ĉi-foja ralio. La 9-an de januaro en konkurso de la 4-a kurumo, sud-afrika motorciklostiristo Elmer Symons forte falis teren de la motorciklo je la 138-a kilometro, poste li mortis survoje al hospitalo.

En la 29-jara historio de tiu ĉi ralio, 50 homoj mortis dum la konkurso, inkluzive 25 stiristoj. Pasintajare aŭstralia motorciklostiristo Andy Caldecott mortis pro kraŝo, kaŭzita de regperdo de la motorciklo; 4 tagojn poste katastrofo trafis du infanojn, servaŭto koliziis kun ili.

Krom la morto de Eric Aubijoux, oni jam frue antaŭvidis rezulton de ĉi-jara ralio. Stephen Peter Hansen, kiu 6-foje akiris la ĉampionecon de la grupo de motorciklostiristoj, per 45 horoj kaj 37 minutoj gajnis por si la 3-an ĉampionecon de la grupo de aŭtostiristoj. Lia kolego kaj samlandano Luc Alphand akiris la subĉampionecon, kaj alia franca stiristo Jean-Louis Schlesser okupis la 3-an lokon.

Stiristoj de la teamo de KTM okupis la antaŭajn 3 lokojn de la grupo de motorciklostiristoj. Franco Cyril Despres gajnis la ĉampionecon.