• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-26 16:00:24    
Enoficiga stato en Ĉinio

cri
En la lastaj jaroj, elstare aperis la problemo de transmova enoficigo de kampara superflua laborforto. Laŭ statistiko, en 2005, la nombro de homoj, kiuj forlasis la kamparon kaj venis al urboj por laboro, superis 125 milionojn, pli multis je 7,55 milionoj da homoj ol tiu en 2004.

Por ke homoj, kiuj venis el la kamparo al urboj por laboro, povu trovi taŭgan laboran postenon, ĉinaj urboj establis sistemon de regula senpaga livero de enoficigaj informoj al kamparanoj kaj ofte okazigis specialan konigon de laboro al kamparanoj.

Oficisto de la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio sinjoro Yin Jiankun diris, ke la ĉina registaro ankaŭ ellaboris koncernan laboron por altigi laboran lertkapablon de kamparanoj, laborantaj en urboj.

"De la lasta jaro, ni plenumas planon pri enoficigo de kamparaj laborfortoj per lertkapablo. Per la plano, de 2006 ĝis 2010 ni trejnos 40 milionojn da kamparaj laborfortoj, ĉiujare trejnos 8 milionojn por altigi ilian kapablon de transmova enoficigo en urboj."

En la kuranta jaro, 19-jaraĝa Ma Dong estas kamparano de la ĉina meza provinco Henan, en la lasta duono de la lasta jaro li venis al la ĉina orienta urbo Suzhou kaj laboris. Tie, Ma Dong estis senpage trejnata kiam li estis registrita de entrepreno pri produktado de telekomunikaj instalaĵoj.

" Veninte al la korporacio, mi unue partoprenis en lernado de kurso pri teorio, lernis kulturon de la korporacio, sciojn de produkta sekureco, brulestinga sekureco kaj trafika sekureco. Poste, instruistoj gvidis min al la produkta linio kaj sciigis al mi kiel uzi la instalajojn. La trejno metis bonan bazon por mia laboro."

Krom studentoj kaj kamparanoj, kiuj laboras en urboj, la ĉina registaro ankaŭ aktive alprenis rimedojn kaj akcelis reenoficigon de senlaboruloj. Ekzemple, la registaro liveris al senlaboruloj malgrandsuman krediton kaj senigis ilin je imposto kaj kosto, la registaro donis senigon de imposto kaj kosto al entreprenoj, kiuj akceptis senlaborulojn, kaj por malfacilaj homoj la registaro instalis iujn publikajn postenojn kaj akcelis ilian enoficigon.

Oficisto de la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio sinjoro Yin Jiankun informis pri tio, ke la ĉina registaro planas establi longtempan efikan sistemon por akceli enoficigon, nome kombinos enoficigon kaj akceladon de harmonia evoluado de ekonomio kaj socio. Li konigis:

"Unue, oni devas realigi bonan interaktivigon de ekonomia evoluado kaj plivastigo de enoficigo, en la ekonomia evoluado plivastigi enoficigon kaj per plivastigo de enoficigo pluapaŝe akceli ekonomian evoluadon. Due, oni devas plenumi la orientilon, ke laboruloj sin mem elektu postenon, merkato faru regulon kaj registaro akcelu enoficigon, per ellaboro de leĝo fiksu politikon kiel sistemon. Kaj trie, oni devas perfektigi sistemon de publika enoficiga servado, liveri al publikan, senpagan kaj bazan publikan servadon al urbaj kaj kamparaj laborantoj."

Krome, Ĉinio establos trejnan sistemon, fortigos konstruadon de laborforta merkato, formos unuan laborfortan merkaton de urboj kaj kamparo, samtempe pluapaŝe perfektigos helpan sistemon de reenoficigo kaj liveros enoficigon al malfacilaj popolanoj.