• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-26 16:23:09    
Iom pri fama kultura urbeto Songzhuang (foto)

cri

Tamen disvolvo de la kariero ne estas sub konstanta favora vento. Pluraj homoj eĉ ne komprenis lian agadon en la komenco. Rememorante Hu Jiebao diris:

"Pri la nuntempa arto, en ideologia sfero, iuj havas singardemon kaj eĉ havas miskomprenon, opiniante, ke la nuntempa arto malkonkordas al politiko kaj al socia kuranta afero. Ankaŭ artistoj maltrankviliĝis, ĉu la loka registaro celas gvidi artistojn? Fakte ne. Ni fondis la komisionon celante konstrui terenon por disvolviĝo de artistoj en la loko kaj ankaŭ konstrui fonton por interfluo meze de artistoj kaj interfluo inter ili kaj la loka registaro."

Hu Jiebao konigis, ke depost la fondiĝo de la komisiono, jam registriĝis pli ol 300 membroj. Malfacilaĵoj de artistoj, kia vizito de iliaj gefiloj al lernejo, estas solvitaj. Aktivadoj organizataj de la komisiono pliigas kontakton kaj interfluon meze de artistoj. Nun en la urbeto Songzhuang, kolektiĝas pli ol 1 200 artistoj kun diversaj artaj skoloj.

Inter artistoj, kiuj loĝas en la urbeto Songzhuang, plejparte estas senfamaj kaj eĉ havas mizeran vivon, ili klopodas, sed apenaŭ faras kolporton por si mem al merkato. Hu Jiebao opinias, ke la loka registaro devas konstrui eksponan scenejon por ke artistoj povu esti agnoskataj de la socio. En 2005, solene inaŭguriĝis la unua arta festivalo de la urbeto Songzhuang kaj sur strato de la urbeto, pentraĵoj de artistoj formas eksponan muron longan je 2 kilometroj kaj la ekspono fariĝis surstrata ekspono kun la plej granda skalo en la mondo. Al la ekspono, alvenis pli ol cent mil aprecantoj, konservantoj kaj raportistoj. La urbeto Songzhuang tuj ardis eĉ en unu tago kaj oni trovas, ke en la urbeto troviĝas tiel multe da pentristoj kaj enhavoriĉa arta riĉfonto. En la 2-a arta festivalo en 2006, alvenis 200 amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj. Kontakto inter konservantoj, galerioj kaj agentejoj kaj la loko estas pli kaj pli ofta.

Hu Jiebao diris, ke necesas disvolvi la kulturan novigan aferon, tamen ne estas simpla komerca arto. Li diris:

"La loka registaro kombinas artan riĉfonton kaj ni devas bone agi. Fakte kio mankas al artistoj? Mankas plej bonaj vendistoj, perantoj kaj artaj haloj al ili. Arta halo kaj galerio estas loko por ekspono kaj negoco kaj tio estas grava ĉeno kaj ankaŭ estas ĉeno, per kiu ilia pentraĵo estu agnoskata de la socio. Nun ni metas gravan punkton de nia laboro en la ĉenon."

Hu Jiebao efektivigis sian komprenon al la kultura afero al konstruo de la fama kultura urbeto. Por altigi sian kulturan kaj artan edukitecon, li speciale petis pluan instruadon en universitato. En la libera tempo, li preferas viziti studion de artistoj kaj apreci ilian krean procezon. Li diris:

"Multaj homoj ne komprenas la nuntempan arton, pro tio ke mi ne faris disvastigon kaj popularigon. Nun mi preferas veni al studioj de artistoj, trinki teon kaj apreci iliajn pentraĵojn. Troviĝas profunda socia enhavo en iliaj pentraĵoj."

Hu Jiebao diris, ke la urbeto Songzhuang jam havas longtempan disvolvan planon, t.e. konservi primitivecon de kreado kaj konstrui spacon konforman al disvolviĝo de artistoj. Samtempe ni konstruos artan halon de famuloj, ĉirkaŭ loĝejo de ĉina fama pentristo Huang Yongyu kaj konservos loĝejojn de famuloj en la urbeto Songzhuang. Post dekkelkjara aŭ kelkdekjara klopodado, la urbeto Songzhuang fariĝos vidindaĵo de kultura turismo.