• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-26 16:43:23    
Hindio kaj Rusio pliprofundigas strategiajn partnerajn rilatojn

cri

La 25-an de januaro, hinda ĉefministro Manmohan Singh interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin kunvenis en Nov-Delhio. La du flankoj profunde diskutis pri la rilatoj inter la du landoj, kaj interŝanĝis opiniojn pri regionaj kaj internaciaj problemoj, atentataj de ĉiuj. Oni ĝenerale opiniis, ke la vizito de Putin aldonis novan movforton al la dulandaj rilatoj.

Komuna deklaro, publikigita post kunveno de la du ŝtatestroj, proklamas, ke Hindio kaj Rusio ĉiuflanke plifortigos duflankan kunlaboron precipe en alttekniko, telekomuniko, ekstera spaco, resurso, nukleenergio kaj militafero.

Oni rimarkis, ke kunlaboro pri nukleenergio inter Rusio kaj Hindio estas grava kampo de la dulandaj rilatoj. Rusio nun helpas al Hindio konstrui du reaktorojn en Kudankulam de la ŝtato Tamil Nadu, troviĝanta en la suda parto de Hindio. Pasintajare Rusio liveris al Hindio 60 tunojn da riĉigita uranio por la urĝa bezono de Hindio. Ĉi-foje la du ŝtatestroj subskribis komunan deklaron, koncernan al nuklea kunlaboro, tio estas aparte atentata de amaskomunikiloj. La komuna deklaro diras, ke la du landoj subskribos interkonsenton pri kunlaboro en konstruado de 4 reaktoroj en Kudankulam. Hindio garantias, ke ekipaĵoj kaj fuelo de la reaktoroj, liveritaj de Rusio, estos uzataj sub la superrigardo de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj interkonsento pri la superrigardo devos esti atingita inter Hindio kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo. Por grandigi la kunlaboron de nukleenergio kun Hindio, Rusio klopodos kune kun membroj de la Grupo de Nukleaj Provizantoj antaŭenpuŝi reviziadon de koncernaj reguloj de tiu ĉi grupo.

Oni rimarkis ankaŭ, ke la militafera kunlaboro inter Hindio kaj Rusio estas unu el gravaj apogiloj de la dulandaj rilatoj; Rusio delonge estas la armila provizanto de Hindio, kaj 70% de ekipaĵoj de la hinda armeo estas liveritaj de Rusio. En la lastaj jaroj ankaŭ Usono, Israelo kaj Francio intensigis la konkurencon en la hinda armila merkato. Por respondi al defioj kaj firmigi la tradician kunlaboron, Hindio kaj Rusio komencis altigi la militaferan kunlaboron, de simpla komerco ĝis kunaj esplorado kaj produktado. En kunveno de la interregistara komisiono pri militafera kunlaboro, okazinta antaŭ la pinta kunveno, la du flankoj konsentis kune disvolvi novajn transportajn aviadilojn, kaj rapide startigi la kunan esploron pri batalaviadilo de la 5-a generacio. Analizantoj rimarkigis, ke en la vizito Putin donis al la hinda militafero grandan donacon, tio multe altigos la militan kapablon de Hindio.

Krome, la pinta kunveno de la du landoj havas alian gravan temon pri komerca kunlaboro. Ambaŭ ŝtatestroj rimarkigis la gravecon pri plifortigo de komerca kunlaboro, kaj emfazis antaŭenpuŝi komercon kaj investadon en energio, tekniko kaj industrio kun koncentro de scioj, plifortigi kontakton inter industriaj rondoj kaj inter la komercaj de la du landoj, kaj kontinue elvolvi novan kunlaboron. Ili ankaŭ elmetis la celon, ke en 2010 la komerca sumo de la du landoj atingu 10 miliardojn da usonaj dolaroj