• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-30 20:44:00    
Peticia nombro de internaciaj patentoj de Ĉinio unuafoje superis 3 mil

cri
Peticia nombro de internaciaj patentoj de Ĉinio unuafoje superis 3 mil

En la jaro 2006, la peticia nombro de internaciaj patentoj de Ĉinio unuafoje superis sojlon de 3 mil. Pri tio nia raportisto informiĝis la 30-an de januaro el gazetara konferenco okazigita de la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto.

En 2006, la peticia nombro de internaciaj patentoj de Ĉinio montris rapide kreskan tendencon, kaj en la tuta jaro la nombro atingis 3 826, je proksimume 57% pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare.

Ĉinio akiris grandan progreson en diversaj laboroj pri inteleta proprieto

La 30-an de januaro en Pekino, proparolanto de la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto s-ro Yin Xintian diris, ke en la jaro 2006 Ĉinio akiris grandan progreson en diversaj laboroj pri intelekta proprieto.

En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Yin Xintian diris, ke en la pasinta jaro, la administracio zorgeme organizis la ŝtatan strategian ellaboradon de intelekta proprieto, kaj jam akiris la etapan frukton. Krome konstante pliiĝas la akceptita kvanto de patento-peticioj, kaj ĝis la fino de la pasinta jaro, la kvanto jam superis 3 milionojn.

Ĉinio pluapaŝe alprenos rimedojn por altigi edukitecon de kamparanoj

La 30-an de januaro en Pekino, s-ro Tang Renjian, vicestro de oficejo de centra kampara labora gvidanta trupo de Ĉinio, diris, ke Ĉinio pluapaŝe alprenos rimedojn por altigi edukitecon de kamparanoj.

Li diris en gazetara konferenco okazigita de novaĵ-oficejo sub Ŝtata Konsilantaro, ke la ĉina registaro klare elmetis pluapaŝe "konstrui modernan agrikulturon", tamen nealta edukiteco de kamparanoj estas grava faktoro malhelpi akceladon de konstruado de moderna agrikulturo kaj disvolvado de nova kamparo. Tial, ĉijare Ĉinio pluapaŝe pligrandigos elspezon al altigo de kamparana edukiteco, alprenos multajn efikajn rimedojn, plifortigos trejnadon al kamparanoj por ke kamparanoj fariĝu funkciigantoj de moderna agrikulturo.

Ĉina okcidenta fervojo gajnis krediton de Monda Banko je 200 milionoj da usonaj dolaroj

La 30-an de januaro, ĉina agentejo de Monda Banko malkaŝis, ke la banko planas liveri al Ĉinio krediton je 200 milionoj da usonaj dolaroj por helpi ĉinan okcidentan fervojon en altigo de transporta kapablo. Plenuma direkcio de Monda Banko antaŭ nelonge aprobis la projekton.

Laŭ informo, la projekto celas grandskale altigi transportan kapablon de fervojo de Guiyang al Kunming. La projekto bezonas 8,8 miliardojn da juanoj de renminbi kaj Monda Banko kolektos kapitalon je 200 milionoj da usonaj dolaroj por la projekto.