• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-31 14:43:38    
Sichuan ege vizitinda

cri
La profunda kultura etoso kaj belegaj naturaj pejzaĝoj ravas ĉiun turiston vojaĝantan tie. Estas la unua fojo por s-ino Sirkka Korela el Finnlando vojaĝi en Sichuan. Ŝi diris, ke la travivaĵo de vojaĝo en Sichuan estas tre agrabla, kaj famaj pitoreskejoj, kiaj Jiuzhaigou kaj Sanxingdui, donis al ŝi profundan impreson. Ŝi diris:

"Kompare kun aliaj lokoj de Ĉinio, kiujn mi vizitis, Sichuan lasis al mi ankoraŭ pli profundan impreson. Mi diros al miaj geamikoj, ke ili ne ĉiam iru al Pekino kaj Ŝanhajo, sed iru ankaŭ al Sichuan, kiu estas ege vizitinda."

Menciante pri Sichuan, oni ne povas ne pensi pri ĝiaj karakterizaj manĝaĵoj. Teo, alkoholaĵo kaj pladoj de Sichuan ĝuas renomon tra la mondo. La lokanoj estas frandemaj, ne nur pro la bezono de vivteno, sed ankaŭ pro granda ĝuo el manĝaĵoj.

La rimarkinda trajto de pladoj de Sichuan estas pika kaj akra gustoj. Kun riĉaj materialoj, fajna kuirarto kaj preskaŭ 40 specoj da gustoj, la pladoj de Sichuan plaĉas al multaj turistoj en- kaj ekster-landaj. S-ino Rebecca Haase el Usono tuj ekŝatis tiujn pladojn je la ekmanĝo. Ŝi diris:

"Pladoj de Sichuan vere estas bonegaj. Mi ŝatas ilian akrecon, precipe la pladon Mapuo-tohuo."

La plado Mapuo-tohuo menciita de s-ino Rebecca Haase estas unu el la tipaj pladoj de Sichuan. Krom trandiciaj pladoj, nuntempe furoras ankaŭ mult-specaj renovigitaj pladoj. Oni ankaŭ establis multe da karakterizaj restoracioj, ekzemple la fama restoracio Baguobuyi. Kuiristo de tiu restoracio s-ro Liu Qingjiang diris al raportisto:

"Ni instalis nian restoracion per pordoj, fenestroj kaj ankaŭ grapoloj de sekiĝintaj maizoj kaj kapsikoj kiel kamparanan domon. Kiam alilandaj turistoj gastas en nia restoracio kaj manĝas kukojn el la maiza faruno, konata kiel tradicia manĝajo en la kamparo, ili opinias, ke tio estas neimagebla, ĉar indiĝenaj krudaj manĝaĵoj estas kuiritaj kiel delikatajn frandaĵojn."

Havante aparte bongustajn pladojn kaj manĝaĵojn, tradiciajn konstruaĵojn de gravuritaj traboj kaj surpentritaj kolonoj kaj profundan kulturan fonon, Sichuan altiras al si multajn turistojn, kiuj ofte ne emas forlasi ĝin post longa restado.

S-ro Zhang Gu, estro de la turisma administracio de la provinco Sichuan konigis:

"En nia provinco nun estas pli ol 470 stele nivelaj hoteloj, inkluzive de 12 kvin-stele nivelaj kaj 50 kvar-stele nivelaj, sekve ni havas sufiĉe da akcepta povo."

S-ro Zhang sincere invitas diverslandajn turistojn vojaĝi al Sichuan.