• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-31 17:31:17    
Weifang, mia dua hejmo

cri
Alia magazeno najbara de la aĉeta centro, ekspluatita de Xu Zhongche, estis bone administrata, kaj negoco estis varma, sed pro manko de spertoj, li ne povis plue subteni la magazenon post nur du monatoj. Fine, povante fari nenion, li fermis la magazenon. Li multfoje kontaktiĝis kun alilokaj aĉetantoj, volis vendi doman kaj bienan proprietojn, sed ne sukcesis.

Estis feliĉe, ke tiam la registaro de Weifang vidis la stagnon de Xu Zhongche, fine helpis al li vendi la doman kaj bienan proprietojn per la prezo de 70 milionoj da juanoj. Xu Zhongche ne deprimiĝis, sed poste refoje konstruis komercan domon en la centro de la urbo. Li akceptis lecionojn kaj konfidis magazenon al detala entrepreno, kiu havas bonan negocon, kaj li mem atentis administradon de la komerca domo. Ĉifoje li sukcesis kaj la programo de komerca domo portis al li riĉan repagon.

Kun sukcesa afero, sinjoro Xu Zhongche laŭgrade ŝatis la lokon Weifang, eĉ amis fraŭlinon de Weifang. Antaŭ kelkaj jaroj, sinjoro Xu edziĝis al fraŭlino de Weifang, nun li jam estas patro de du infanoj. Li jam rigardis Weifang kiel sian duan hejmlokon.

Parolante pri pli ol dekjara travivo de investo en la ĉeftero, Xu Zhongche opiniis, ke lia sukceso ne povas apartiĝi el bona investa medio, kreita de la loka registaro. Laŭ konigo, por altiri investon de taiwan-aj komercistoj, la loka registaro ellaboris serion da favoraj politikoj en flankoj de tero kaj imposto, ankaŭ oficejo de taiwan-aj aferoj en Weifang liveris bonan servadon al taiwan-aj komercistoj. Oficisto de la oficejo de taiwan-aj aferoj en Weifang sinjoro Duan Wenzhong konigis koncernan staton:

"Ni klopodis por krei praktikan kaj altefikan medion por taiwan-aj komercistoj, kompletan medion de industria evoluo, stabilan kaj fidindan medion de leĝa garantio, taŭgan medion por bazaj instalaĵoj kaj harmonian kaj oportunan vivmedion."

Por helpi taiwan-ajn komercistojn pli bone disvolviĝi, en marto de 2005 en Weifang, oni establis asocion de taiwan-aj komercistoj, Xu Zhongche estis elektita kiel unua estro de la asocio. En la flanko de vivo, la asocio donis al taiwan-aj komercistoj multajn helpojn.

Xu Zhongche diris, ke kiel la ponto de kontaktiĝo kun la registaro, la asocio de taiwan-aj komercistoj de la urbo Weifang sin dediĉos al helpo al novaj taiwan-aj komercistoj kompreni Weifang kaj gvido al ilia investo.

"Iuj novaj taiwan-aj komercistoj eble ne komprenas Weifang. La asocio estas bona platformo, ni helpos al ili pli frue eniri en staton kaj kompreni Weifang. Ni gvidos ilin eĉ tien, kie ili povas fari industrion kaj kie ili povas fari agrikulturon. En flankoj de traktato kaj evoluado, ni elmetos al ili proponon por ke ili sentu ne nur sekuron, sed ankaŭ hejmecon."