• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-31 21:11:12    
Renato Corsetti en Asahi Shimbun: la tuta teksto

cri
Laŭ informo de Libera Folio, lunde la 22-an de januaro aperis intervjuo de Renato Corsetti en Asahi Shimbun, unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Japanio. Ni aperigas tradukon de la teksto, dissenditan al la komitato de UEA.

Kolumno "Persono"

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio s-ro Renato Corsetti (65-jara)

"Kiel traduki 'digital'?" estas nun arda diskuttemo en Esperantujo, la mondo de internacia helplingvo. Fonetike "diĝitala", aŭ aliforme "cifereca" el "cifero", daŭras diskutado.

Esperanto estas artefarita lingvo, de nenies nacio, sed parolata de miliono da homoj en 120 landoj. Renato Corsetti estas italo kaj la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, insistas pri "Mirindeco ne ricevi influon de supergrandaj ŝtatoj, kiel en la rilato inter la angla lingvo kaj Usono".

Esperanto estis publikigita en 1887 fare de okulkuracisto Zamenhof, kiu kreskis inter rusoj kaj germanoj en tiama Pollando regata de Rusio, kun la espero "la nova lingvo forigu la reciprokajn malamojn". Ekde tiam Esperanto estas forte ligita kun pacmovado. Sed dum la dua mondmilito ekzemple en orienteŭropaj landoj estis malpermesite uzi Esperanton kiel danĝeran lingvon por aktivistoj.

Post "la malvarma milito", terorismo oftas en la nuna tempo. "Esperanto povos plenumi novan rolon" li pensas. "Usonanoj kaj eŭropanoj diras, ke mondkomuna lingvo estas la angla, sed nure la angla forpuŝas aliajn lingvojn per la ekonomia forto de Britio/Usono. Mondkomuna lingvo devas esti lingvo, kiu havas egalan distancon al kiuj ajn landoj", li diras.

Li konatiĝis kun Esperanto, kiam en sia studenteco en Romo li trovis gramatikan libron de Esperanto en malgranda librovendejo. Ĉi-somere, post 42 jaroj okazos Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, kiu naskis esperantistojn kiel NITOBE Inazoo kaj MIYAZAWA Kenzi. Li aldonas: Kun frukto finiĝu la diskutado pri "digital"-problemo en Japanio kun alta teknologio kaj decidiĝu definitiva traduko.

Aldone: la supre menciita informo fontas el Libera Folio