• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-01 11:04:05    
Diverslandaj animal-totemoj(foto)

cri

Multaj landoj en la mondo, pro la propraj kulturoj kaj historiaj tradicioj, posedas propran ŝatatan simbolan animalon, kiu reprezentas hobion de la lokanoj kaj heredas la lokajn historion kaj kulturon. Ilin menciante, oni nature ekmemoras multe pri la de ili reprezentataj landoj. Nun ni konigu al vi simbolajn animalojn de iuj landoj.

Britio: leono

En la meza epoko, en Britio leono estis simbolo de reĝaj potenco kaj majesteco, kiel la hodiaŭa talismano. Kiam Henry la dua estis en regado, sur la britaj reĝaj armiloj pentriĝis tri leonoj. Tiu ĉi simbolo daŭras eĉ ĝis hodiaŭ. Nun sur la sportvestoj de la brita piedpilka teamo estas bildo de leono.

Brita historiisto pri animalo diris, ke en Britio, leono, "reĝa dorlotaĵo", simbolas potencon kaj imponecon. En Britio oni nomis la plej frue aperintan leonon "reĝa dorlotaĵo". Tio ne estas troiga. Siatempe, britaj reĝoj kaj reĝinoj vivis lukse kaj eĉ bredis leonojn en la Turo de Londono. Krom aprecindeco, tia rab-besto, kia leono ankoraŭ paradigis la aŭtoritatecon de la brita reĝo.

Germanio: griza urso

En Germanio griza urso estas ofte videbla kaj estas rigardata kiel reĝo de animaloj kaj mastro de arbaro, do ĝi ankaŭ fariĝis emblemo de Berlino. Sur multe da flirtantaj flagoj ekster registaraj institucioj de Berlino estas bildo de griza urso. Ĝi ankaŭ estas ĉefrolo de multaj legendoj kaj fabeloj de Germanio, tial multaj germanaj knaboj tre ŝatas la grasetan kaj honestan figuron de griza urso. En iliaj ĉambroj nemankigeblas la ŝatata ludilo en la figuro de griza urso.

Griza urso kaj granda pando el Ĉinio estas la plej ŝatataj animaloj de berlinanoj ĉu en Berlina Zoo en la urbocentro aŭ en Zoo en alia kvartalo. La 2-an de novembro 2005 griza urso estis determinata kiel germana nacia animalo en 2005.

Hindio: elefanto

Kiu animalo povas esti simbolo de Hindio? Fremdlandanoj senherezite respondas: Elefanto. Ĉar en okcidentaj amaskomunikiloj, jam estas ofte menciata la temo la "konkuro inter drako kaj elefanto", do drako – Ĉinio, elefanto – Hindio, la du landoj kun rapide kreskanta ekonomio kaj multege da loĝantoj.

Tamen se vi vere demandas al hindo: Kiu animalo laŭ vi povas esti simbolo de Hindio? Verŝajne, hindoj mem ne povas doni saman respondon. Profesoro konata de nia raportisto klarigis, ke de la antikveco, Hindio ne estis unuecigita lando en plimulta tempo. Antaŭ la sendependiĝo en 1947 tie estis multaj regnoj; en la koro de hindoj el diversaj regionoj multe diferencas la simbolaj figuroj.

La profesoro diris, ke elefanto en la koro de hindoj, estas simbolo de saĝo kaj forto, pro tio nemalmultaj hindoj kultas elefanton.