• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-01 11:47:19    
Nova ĉefministro de Kirgizio (foto)

cri

La 29-an de januaro, kirgiza prezidento Kurmanbek Bakiyev subskribis prezidentan instrukcion, ke Azim Isabekov servu kiel ĉefministro anstataŭ Feliks Kulov. Analizistoj opiniis, ke pro tio, ke antaŭ tio la kirgiza parlamento dufoje vetois la mocion, elmetitan de la prezidento Kurmanbek Bakiyev pri kandidatigo al Feliks Kulov por la ĉefministreco, la nova nomumo mildigos la situacion, streĉitan pro kandidateco de la ĉefministreco, en la kirgiza politika rondo.

Tiutage la parlamento per 57 aprobaj kaj 4 kontraŭaj balotoj konsentis nomumi Azim Isabekov kiel ĉefministron. Antaŭ la baloto, respondante al interpelacio de la parlamento, li diris, ke la nova registaro koncentros la atenton en solvado de ekonomiaj kaj financaj problemoj, kaj sin dediĉos al disvolvo de industrio, agrikulturo kaj turismo, altiro de investo kaj bato al koruptado.

La 19-an de decembro, 2006, Feliks Kulov kaj la kabineto, gvidata de li, kolektive rezignis la oficon pro disputo en la parlamento, pri koncernaj klaŭzoj de nova konstitucio, tio streĉis la politikan situacion en tiu ĉi lando. La 16-an de tiu ĉi monato, la prezidento Kurmanbek Bakiyev prezentis al la parlamento mocion por refoje nomumi Feliks Kulov kiel la ĉefministron, tamen tiu ĉi mocio ne povis ricevi aprobon de la parlamento. La 19-an, li refoje prezentis la mocion, nomumi Feliks Kulov kiel la ĉefministron, sed la parlamento refoje rifuzis la mocion. Se li prezentus plu la saman mocion, la rilatoj inter li kaj la parlamento pli streĉiĝus. La 22-an, justica komitato de la kirgiza parlamento faris la decidon, oponantan kontraŭ la kandidatigo de Feliks Kulov por la ĉefministreco. La 26-an, Kurmanbek Bakiyev prezentis al la parlamento mocion pri kandidatigo al Azim Isabekov por la ĉefministreco, poste tiu ĉi mocio ricevis aprobon de la parlamento.

Oni opiniis, ke rezulto de la baloto pri la kandidatigo al Azim Isabekov estas tute supozebla, ĉar li estas rigardata kiel la kandidato, rekomendata de Kurmanbek Bakiyev post dufoja rifuzo en la parlamento por stabileco de la politika situacio. La 26-an en interkonsiliĝa kunveno de estroj de parlamentaj komisionoj, partioj kaj societoj, pri la kandidatigo al Azim Isabekov por la ĉefministreco, Kurmanbek Bakiyev diris, ke stabileco de la registaro estas la premiso por sukcesa praktikado de la reformado pri ekonomio kaj politiko. Li esperis, ke la nova registaro povos responde solvi la alfrontatajn problemojn.

Azim Isabekov naskiĝis en 1960, kaj diplomiĝis en la fakultato de ekonomiko de la Nacia Universitato de Kirgizio. Li servis kiel konsilanto de prezidento kaj la unua vicdirektoro de la prezidenta oficejo. Li iam laboris en fabriko, Ministerio pri Internaj Aferoj, Komunista Junulara Ligo kaj registara administracio de la eksa Sovetio. Maje de 2006 li ekservis kiel la kirgiza asistanta ministro pri agrikulturo, akvoproduktaĵo kaj prilabora industrio.

Analizantoj opiniis, ke kontraste kun rigida Feliks Kulov, Azim Isabekov estas teknika ĉefministro. La nova registaro sin karakterizos per plenumado kaj praktikado.