• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-01 15:33:16    
Iom pri ĉina radia programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj"

cri
Lastatempe ĉiuflanke funkcias granda celebra aktivado en la ĉina radia rondo, kiu daŭras je la tuta jaro de 2007. Huang Guorong, ĉina fama verkisto diris:

"Por verkisto, la plej ĝojiga kaj trankviliga afero estas tio, ke verko estas akceptata kaj kortuŝa."

La programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" estas renovigo de literaturaj verkoj kaj per sia enhavoriĉa kaj infludona voĉo, deklamantoj reaperigas literaturan rakonton el libro al aŭskultantoj.

De la lastaj 60 jaroj depost disaŭdigo de la programero, multaj deklamantoj estas konataj de aŭskultantoj per ilia voĉo. Fama aktoro Wang Gang famiĝis per voĉlego de romano "Harbino en Kurteno de Nokto". En la lastaj 30 jaroj, li faris voĉlego de pluraj romanoj. Li diris:

"En la jaro 2007 estas 60-jariĝo de la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" kaj mi okupiĝas pri la profesio je 30 jaroj. Tio similas al remedito pri mia unua amo. Mi pensis, ke tio probable estas ĉarmo de sonora lingva literaturo. Kial nombro de aŭskultantoj de iu romano estas pluroble pli multa ol tiu de legantoj de la romano? Kie estas ĝia unika ĉarmo? Deradike ĝi dependas de karakterizo de lingvo. Precipe pri romano, kiu trafas nian vivon, kun ŝatata temo, enhavoriĉa scenaro kaj vivecaj roloj, post transdono per voĉo de deklamantoj al la publiko, ĝi havas grandan infektan forton. Tio estas unu el kialoj, pro kiuj la programero kontinue disvolviĝas kaj estas ĉiamverda arbo."

De la lastaj 60 jaroj, la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" ĉiam estas en listo de elstaraj programeroj kaj radioj en ĉinaj diversaj lokoj sinsekve faras imiton kaj malfermas sian similan rubrikon. En 2006 estas unujariĝo de kanalo de romana radio de Tianjin-a Radio, en ĉiu tago disaŭdiĝas programero je 16 horoj kaj estas tre bonvena. Direktoro de literatura kaj arta stacio sinjoro An Xun konigis:

"Ni aranĝas programeron laŭ bezono de aŭskultantoj. Laŭ ili, 25-minuta parolado ne povas kontentigi ilian aŭskultan postulon, do ni interligas dufojan voĉlegadon kaj en ĉiu tago unufoje redisaŭdiĝas la programero. Post unu jaro depost disaŭdigo, ni gajnis duoblajn venkojn inter ekonomia efikeco kaj socia efikeco kaj duoblajn venkojn de fakuloj kaj aŭskultantoj."

Laŭ konigo de An Xun, en 2006, Tianjin-a Radio faris sonbendon de preskaŭ 20 romanoj kaj en la tuta lando, 25 radiaj stacioj aĉetas sume 5 000 lecionojn kaj troviĝas vasta merkata perspektivo. Nun 30 radiaj stacioj faras interfluon kun Tianjin-a Radio. Laŭ prognozo, en la malproksima estonteco, aperos pli multaj stacioj de romana disaŭdigo.