• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-01 19:12:39    
Qinghai provis novan ideon de helpo al malriĉuloj per industriigo

cri
La provinco Qinghai sidas en la ĉina nordokcidenta Qinghai Tibeta Alte Ebenaĵo, la provinco havas abundajn naturajn riĉfontojn, sed loĝantoj estas multaj kaj trafiko maloportuna, kompare kun ĉinaj orientaj ĉemaraj evoluintaj lokoj, ĝi estas la loko kun malevoluinta ekonomio kaj proporcio de malriĉuloj estas alta. Post kelkjara senĉesa klopodado, la provinco Qinghai jam laŭgrade trovis novan vojon de helpo al malriĉuloj per industriigo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilos pri la temo.

De la ĉina plenumado de reformado kaj malfermo en la fino de la lastaj 70-aj jaroj de la lasta jarcento, rapide disvolviĝas kampara ekonomio kaj agrikulturo de la provinco Qinghai, kaj vivnivelo de kamparanoj klare altiĝis kaj la malriĉa stato estis grande plibonigata. Sed, pro malbona natura kondiĉo, malfortaj bazaj instalaĵoj kaj sola industria strukturo, malriĉa problemo de kamparanoj kaj paŝtistoj en la provinco Qinghai ankoraŭ estas elstaraj. Ĝis nun en Qinghai, ekzistas pli ol 2 400 malriĉaj vilaĝoj kaj pli ol 1,19 milionoj da malriĉuloj.

Vicestro de la oficejo de ekspluato kaj helpo al malriĉuloj de la provinco Qinghai sinjoro Song Weizhen konigis la malriĉan staton de la provinco. Li diris:

"Malriĉaj lokoj troviĝas en foraj kaj malprogresintaj lokoj, la tasko de helpo al malriĉuloj estas peniga, plej multaj malriĉuloj estas minoritatoj."

Kie la malriĉaj vilaĝoj sidas, tie havas altajn montojn, profundajn fosaĵojn kaj la trafiko estas maloportuna. En la longa tempo, vilaĝanoj tenis sian vivon nur per tradicia plantado.

Antaŭ nelonge, raportistoj venis al vilaĝo Fanshen, kiu distancas mallonge de Xining, la ĉefurbo de la provinco Qinghai. Lokanoj sciigis al la raportistoj, ke agrikuturaj produktoj en la vilaĝo ĉefe estas kolzo, tritiko kaj terpomo kaj kamparanoj tenas sian vivon ĉefe per vendado de la agrikulturaj produktoj. Se pro naturaj katastrofoj la rikolto estos malbona, ili ne akiros monon. Por pliigi enspezon kaj plibonigi vivstaton, junuloj de la vilaĝo laboras eksteren kaj nur restas maljunuloj kaj knaboj.

Respondeculo de oficejo de helpo al malriĉuloj de gubernio Pingan, kie la vilaĝo sidas, sinjoro Jia Yongchun sciigis al la raportistoj:

"En nia gubernio, kune ekzistas 111 administraj vilaĝoj, inter ili ekzistas 73 malriĉaj vilaĝoj."

Laŭ konigo, la jara pokapa enspezo de la vilaĝo ne atingis 625 juanojn, pro tio la vilaĝo Fanshen estas absolute malriĉa vilaĝo. Nun, kiel la vilaĝo Fanshen, en la provinco Qinghai, ankoraŭ ekzistas pli ol 1 400 absolute malriĉaj vilaĝoj.