• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 17:35:15    
Refoje leviĝis konfliktoj interne de Palestino

cri

La 1-an de februaro en Gaza Zono, refoje eksplodis grandskala armita konflikto inter la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) kaj la Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah), kiu kaǔzis morton de 6 homoj kaj vundiĝon de dekoj. La nova konflikto fiaskigis la armistican interkonsenton atingitan de la 2 flankoj antaǔ 3 tagoj kaj la espero por realigi interpaciĝon interne de Palestino per dialogado estas pli kaj pli fora.

Ĉi-foja konflikto komenciĝis de surprizatako farita de armitoj de Hamas. Antaǔtagmeze de la 1-a de februaro armitoj de Hamas atakis aǔtovicon de Fatah ĉe iu rifuĝejo en la meza parto de Gaza Zono kaj restigis 2 kamionojn. Tiu ĉi aǔtovico konsistanta el 4 kamionoj eniris Gazan Zonon el Israelo tra la landlimo ĉe Gaza. Tie eksplodis furioza pafado inter la armitoj de Hamas kaj la gvardio de la aǔtovico. Sume 6 homoj mortis, plejparte estas membroj de Fatah. Hamas riproĉis, ke tiuj kamionoj estas plenplenaj de eksteraj armiloj. Oni alportis tiujn armilojn por fari ĥaoson interne de Palestino. Tamen Fatah asertis, ke en la kamionoj troviĝas nur tendoj kaj kuracaj materialoj, sed ne armiloj.

Post tiu ĉi surprizatako, la armitoj de la du flankoj okazigis pafadon en pluraj lokoj de Gaza Zono. Dekoj da membroj de Fatah ĉirkaǔis Islaman Universitaton, gravan bazlokon de Hamas, kaj armitoj de Hamas atakis sekurigan trupon en la norda parto de Gaza. La armitoj de Hamas ankaǔ pafis raketojn al la loĝdomo de Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio kaj gvidanto de Fatah. Oficisto de la Gaza Hospitalo informis, ke en la konflikto de la sama tago pli ol 50 personoj vundiĝis. Laǔ alia raporto, 12 personoj de la du flankoj estis forkaptitaj. Fatah proklamis, ke ĝi arestis 7 iranajn specialistojn pri bomboj, kiuj servas por Hamas.

Gvidantoj de Fatah kaj Hamas tuj reciproke riproĉis, ke la alia flanko detruis la lastatempe atingitan armistican interkonsenton. Hamas ankaǔ forte postulis, ke Mahmoud Abbas kiel eble plej frue retiru trupon regatan de Fatah. Oficistoj de Hamas apelaciis, ke palestinanoj formu homŝildojn inter la du flankoj por bremsi pluapaŝan serioziĝon de la konflikto. Fatah publikigis deklaracion, kondamnante, ke Hamas foje kaj refoje malobservis la armistican interkonsenton. Ankaǔ Mahmoud Abbas esprimis, ke Hamas devas respondeci pri ĉi-foja konflikto.

Tiu ĉi konflikto verŝajne perdigos la lastan ŝancon por intertraktado pri organizo de kabineto al Hamas kaj Fatah. Samtempe, Burhan Hamad, estro de la sekuriga grupo sendita de Egiptio al Gaza, esprimis indignon al Hamas pro ĝia surprizatako kaj apelaciis, ke la du flankoj tuj restarigu armisticon.