• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-04 16:22:42    
Konstruu kvartalon kiel harmonian hejmon

cri

Karaj aŭskultantoj, sekve de disvolviĝo de ĉinaj urboj, tagon post tago maturiĝas ankaŭ la konstruado de kvartaloj en urboj. Ne nur la laborantoj de kvartalo bone servas al la loĝantoj, en ĉiuj kvartaloj, fortiĝas ankaŭ la publika konscio de la loĝantoj. Ĉiuj homoj faras penadon por konstrui kvartalon kiel harmonian hejmon. En hodiaŭa programero, ni kune iru al kelkaj urboj por koni la harmonian hejmon.

Junula Ĝardeno estas malnova kvartalo en la urbo Jinan oriente de Ĉinio kaj okupas malpli ol 1 kvadratan kilometron. Sed en ĝi loĝas pli ol 6 miloj da familioj. En la kvartalo multe da loĝantoj vivas en malnovaj ĉambroj sen gasa tubo kaj centrala hejtigo. Tamen tiu nefama malnova kvartalo estas unua kvartalo gajninta la premion de Sekureca Kvartalo de Monda Organizo pri Sano.

Tiu premio celas laŭdi la kvartalon, kiu pene liveras sekurecan vivmedion al la loĝantoj.

Por eviti danĝeron de la malnova kvartalo, ekde 2002, pli ol 40 laborantoj de loĝanta komitato de la Junula Ĝardeno faris multe da laboro. Antaŭ kelkaj jaroj, iuj loĝantoj metis gasujon kaj karbofornon en malvastan kuirejon. Se gaso likus el tia ujo aŭ naskiĝus el la rezulto estus neimagebla. Estas multe da similaj okazaĵoj en la kvartalo. Pri tio ĉiuj laborantoj de la loĝanta komitato de loĝantoj partoprenis en la kurso pri sekureciga scio. Poste ili klarigis ĝin en la hejmo de la loĝantoj. Sinjoro Dong Chuanshi, komitatano respondecanta pri sekurecigaj laboroj, diris,

"Ni donis la loĝantoj sekurecigan scion. Kiam ili vizaĝas al danĝero, ili scias, kion fari. Krome ni ankaŭ aranĝis la loĝantojn partopreni en iuj kursoj. Nia kvartalo faris multe da laboroj pri preventado."

Lerninte sekurecigan scion multe altiĝis la preventa konscio de la loĝantoj. Kelkaj sekurecigaj scioj estas uzitaj en ilia vivo. Iutage avo Yang Dingsheng en la Junula Ĝardeno flaris strangan odoron en kuirejo. Rememorinte la atentigon de kvartalaj laborantoj, li tuj rimarkis, ke tio eble estas liko de gaso. Li telefonis al gasa kompanio por fari riparon ĝin. kaj li evitis akcidenton.

Sinjorino Dong Guilan loĝanta en la Junula Ĝardeno pli ol 10 jarojn diris, ke antaŭe ŝi sciis nenion pri antaŭzorgo kontraŭ brulo, sed nun ŝi posedas multe da scioj pri tio.

"En ĉi-jaro, la kvartalaj laborantoj jam okazigis 3-fojajn kursojn pri brulestingo. Ili ankaŭ organizis brulestingan ekzercadon en la kvartalo."

Krom defensiva laboro kontraŭ fajro, la kvartalaj laborantoj faris multe da penado ankaŭ pri infanoj, familia perforto kaj transporta akcidento. Ekzemple la glitstablo instalita inter 2 domegoj en infanĝardeno, ĝi ne nur estas ludilo de infanoj, sed ankaŭ estas urĝa forirejo de la infanoj.