• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-04 16:24:26    
Harmonia kvartalo

cri
Estas tre speciala la sekureciga laboro de la Junula Ĝardeno, kaj estas speciala ankaŭ kvartala konstruado en aliaj urboj. Ne nur kvartalaj laborantoj pene kreis bonan medion por la loĝantoj, ankaŭ la loĝantoj mem fortigis sian publikan konscio kaj protektis la medion per sia propra ago.

En Xinghuaxili-Kvartalo de Pekino, maljunulo Wang Zhongping volontule kolektas hundfekaĵon ĉiutage. Ŝi jam tion faris 3 jarojn.

"Jam 3 jarojn. Mi volontule kolektas hundfekaĵon ĉiutage. Ĉar nun multe da homoj bredas hundojn. Nia medio estas ne bona pro hundfekaĵo sur la vojo."

Wang Zhongping tre ĝojas, ke amaso da mastroj de hundoj ŝanĝis sian faron. Nun kiam la loĝantoj promenigas la hundojn ekstere, ili kunportas manpaperon kaj plastosakon. Ili metis la hundfekaĵon en la plastosakon kaj ĵetis ĝin en rubkeston.

La loĝantoj kiel Wang Zhongping servantaj al la popolanoj troviĝas en ĉiuj kvartaloj de Pekino. En Yangfangdian-Kvartalo, estas iu loĝanto nomata Li Zhen. Li senpage purigis la afiŝpaperojn gluitajn sur la muro 3 jarojn. En Yulin-Kvartalo, ĉiutage loĝanto Du Chang'an senpage balaas la straton de la kvartalo.

Antaŭnelonge pekina amaskomunikilo okazigis iun elektan aktivadon nome 1-aj 10 Plej Ĉarmaj Kvartaloj en Pekino. Pli ol miloj da kvartaloj partoprenis en ĝi kaj 2 milionoj da civitanoj faris voĉbalotojn por siaj kvartaloj. Sinjoro Li loĝanta en Jarcenta-Kvartalo diris,

"Ni opinas, de kie la ĉarmo venas, ĝi venas de la harmonia vivmedio en la kvartalo. Tial ni tre ĝojas partopreni en la aktivado."

Enirinte en ĉiujn kvartalojn de Ĉinio, vi povas vidi la komunan penadon de la kvartalaj laborantoj kaj la loĝantoj por konstrui harmonian kvartalon. Sekve de reformado de ĉina loĝeja sistemo, la domo jam fariĝis privata posedaĵo, la kvartalo estas komuna posedaĵo de la loĝantoj. La homoj komencis memkonscie konstrui sian kvartalon. La ĉarmo de la kvartalo dependas ne nur de hejmo, sed ankaŭ de la medio kaj najbaroj de la kvartalo. Tiel ni povas radike akceli la realigon de socia harmoniĝo.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!