• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-05 14:30:36    
Usona generalo transprenis komandon de trupoj de NATO en Afganio

cri

La 4-an de februaro en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, usona generalo Dan McNeill oficiale transprenis de la brita generalo David Richards la komandon de trupoj de NATO en Afganio. Tiutage en kazerno de Internacia Sekureca Helpa Armeo okazis ceremonio por la transpreno. Dan McNeill diris, ke li komandos la trupojn de NATO en Afganio kontinue bati kontraŭregistarajn armitojn por garantii sekurecon de la afgana rekonstruado.

De la kuranta jaro, perforta konflikto ankoraŭ oftas en Afganio, kaj pli ol 300 homoj mortis en diversaj konfliktoj. La 4-an de februaro, aŭtovico de la Internacia Sekureca Helpa Armeo, gvidata de NATO, suferis atakon de suicida aŭtobombo sur la rapidvojo de la suda urbo Kandahar al Kabulo, kaj antaŭ tiu ĉi tago talibanaj armitoj prenis la administran centron en Musa Qala de la suda provinco Helmand. Pro la timo pri restariĝo de la talibana armita forto, Usono kaj NATO konsentis plifortigi la militan forton en Afganio. Antaŭ nelonge usona prezidento Bush esprimis, ke en la buĝeta jaro de 2008, la usona registaro akcente limigos la enlande ne-defendan elspezon por garantii defendan elspezon kaj militan elspezon en Irako kaj Afganio. Usona nacidefenda sekretario Robert Gates jam decidis longigi je 4 monatoj la garnizonadon de 3 200 armeanoj de la 3-a brigado sub la usona 10-a monttera divizio por stabiligi la situacion en Afganio. Ankaŭ Jaap de Hoop Scheffer, la ĝenerala sekretario de NATO, avertis, ke se NATO malsukcesus en Afganio, tiu ĉi lando probable fariĝos la loko, de kiu oni sendos teroristojn. Li esprimis, ke li proponos aldoni armeanojn al Afganio en la konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO, baldaŭ okazonta en Sevilo, Hispanio. Krome, ankaŭ la brita registaro proklamis, ke ĝi planas aldoni 800 armeanojn al Afganio antaŭ la fino de somero por fortigi batalkapablon de la Internacia Sekureca Helpa Armeo de NATO.

Estas atentinde, ĉu Robert Gates, ĉu Dan McNeill aŭ NATO, ĉiu en diversaj okazoj emfazis gravecon de milita ago, paralelan kun la rekonstruado de Afganio, kaj opiniis, ke tio havas pozitivan signifon por ĉesigi perfortaĵon. En la ĵus finiĝinta neoficiala konferenco de eksteraferaj ministroj de NATO, Usono, Danlando kaj iuj membrolandoj de NATO konsentis aldoni armeanojn, kaj ankaŭ proponis pliigi helpon kaj aldoni civilajn specialistojn al Afganio, por antaŭenpuŝi rekonstruadon kaj disvolvon de tiu ĉi lando. Laŭ raporto, en la proksima estonteco la usona registaro postulos, ke la Kongreso liveru al Afganio financan helpon je 10,6 miliardoj da usonaj dolaroj en la venontaj du jaroj, interalie 8,6 miliardoj da dolaroj estos uzataj por ekipaĵoj de sekurigaj trupoj kaj trejnado de afganaj policanoj.