• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-05 19:39:57    
Pitoreska urbo Guiyang

cri

Guiyang estas ĉefurbo de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. De la lastaj jaroj la urbo atentas konstruadon de ekomedio kaj akiris bonan atingon. Antaŭ nelonge lingvaj specialistoj de Ĉina Radio Internacia vizitis la urbon Guiyang, kies verda naturo profunde impresis ilin.

Somere en Guiyang la naturo verdas kaj birdoj ĝoje kantas. Kvankam tiuj ĉi specialistoj de Ĉina Radio Internacia jam pli-malpli konis ekomedian konstruadon de la urbo per diversaj manieroj antaŭ la vizito, tamen propraokule vidinte la urbon ili multe surpriziĝis. Sinjorino Bebby el Indonezio diris, ke la plej profunda impreso, kiun la urbo donis al ŝi, estas tio, ke "la urbo troviĝas en arbaro kaj la arbaro ĉirkaŭas la urbon", tre bona ekomedio! Bebby diris, "Ekomedia konstruado estas tajdo kaj direkto de urba disvolvo en la okcidentaj landoj. Guiyang, sudokcidenta urbo de Ĉinio, estas relative malprogresa en ekonomia disvolvo, tamen estas tute ekster mia imago, ke la urbo havas tiel progresan kaj antaŭvidan ideon pri sia disvolvo. Mi fieras pro ĝia atingo"

Guiyang situas en subtropika zono kaj havas varmetan kaj humidan klimaton. Ekde 2000 la urbo praktikas strategion pri ekomedia konstruado, celante konduki protekton al ekomedio, praktiki grandskalan mediprotektan konstruadon kaj plibonigi aeran kvaliton. La urba registaro asignis grandan sumon por plifortigi regadon de polucio kaj verdigon de la naturo helpante sin per bona klimato. En la urbo estas la rivero Nanming, kiu serioze poluciis antaŭe pro disvastiĝo de industrio kaj malmulta zorgo. Post klopodo de la lastaj jaroj la rivero estas plene regulita kaj revenis al la antaŭa aspekto, klara akvo fluas kun fiŝoj kaj salikokoj. Multe altiĝis ankaŭ proporcio de verda tero kaj forsto kovras 35% de la urba areo.

De la lastaj jaroj la urbo atentas protekti ankaŭ turisman profitfonton kaj tutforte disvolvas ekologian turismon, tio allogis al ĝi diverslokajn vojaĝantojn. Pejzaĝa areo de la nanjiang-rivera valo troviĝas en la gubernio Kaiyang de la urbo. Eksterlandaj vojaĝantoj admiras ĝian ĉarman pejzaĝon, kaj belega karsta vidindaĵo ravis ankaŭ tiujn ĉi eksterlandajn specialistojn. Sinjoro Torrese Nikolas, specialisto de la franca lingvo el Ĉina Radio Internacia, diris, "Ĉi tie la pejzaĝo estas tro bela, tiel ke mi forte perceptas, ke la pejzaĝo distancas de mi tre proksime kaj tute sorĉis min. Mi esperas, ke mi restos ĉi tie por pli da tagoj."

Verdaj arboj kovras la urbon Guiyang kaj domegoj leviĝas en ĝi. Oni senĉese rapidigas ankaŭ la urban konstruadon. Specialistoj el Ĉina Radio Internacia esprimis, ke la urbo, kiun ili propraokule vidis, estas tute diferenca de tiu en ilia imago. Sinjoro Hermann Grunau el Germanio diris, "Por mi estas la unua fojo viziti Guiyang. Antaŭ la vizito mi sciis, ke la urbo estas relative malprogresa en ekonomio, tamen atinginte tien, mi trovis, ke en la urbo estas multaj freŝaĵoj, kaj ĝi disvolviĝas tre rapide; mi deziras refojan viziton en la venonta jaro por pli profunde koni la urbon, kaj mi esperas, ke ĝi estu pli bela kaj pli moderna."

Rapida disvolvo videblas ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la kamparo, kie ekologia agrikulturo montras sian prosperon. Kamparanoj tutforte entreprenas plantadon kaj bredadon, per tio ili sin riĉigis. En la vilaĝo Qingshan de la distrikto Baiyun, Guiyang, tiuj ĉi specialistoj trovis, ke sur tegmento de ĉiuj familioj oni instalis ricevilon de satelita signalo, kaj akvoprovizo servas al ĉiuj familioj. Tio estas tute ekster ilia imago. La specialistoj esprimis, ke ili informos pli multajn homojn pri reala Guiyang kaj ĝia grandega ŝanĝiĝo per sia sperto. Dum semajna restado en la urbo specialistoj montris sian laŭdon pro la bona ekomedio. Sinjoro Trevor Metz, specialisto el Kanado, diris, "Ĉi tie la pejzaĝo estas tre ĉarma kaj lokaj popolanoj estas tre amikecaj kaj gastamaj. Krome, en tiu ĉi urbo la loĝantoj vivas kaj sin distras en harmonia ritmo. La urbo profunde impresis min per sia mirinda natura pejzaĝo.