• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-06 15:36:42    
Panzhihua, unika ĉina urbo titolita per flora nomo

cri
La urbo Panzhihua situas en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, najbare al la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provinco Yunnan. La supra parto de Yangzi-rivero – Jinsha-rivero faras kurbiĝon ĉi tie kaj sin etendas tra la urbo Panzhihua. Laŭdire, antaŭ longa tempo, ĉe bordo de Jinsha-rivero iam kreskis majesta kapok-arbo, kaj Panzhihua estas scienca termino de kapok-floro, sekve oni titolis la urbon per Panzhihua.

La urbo Panzhihua riĉas je minerala, akva kaj agrikultura profitfontoj, kaj havas agrablan klimaton. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas diversaj turismaj profitfontoj, kiaj stalaktita kaverno, ŝtona arbaro, akvofalo, termo-fonto, primitiva arbaro, alpa herbejo ktp. La plej interesa turisma ero estas la ekspedicia flosado en Jinsha-rivero.

La ekspedicia flosado en Jinsha-rivero okazas en granda kanjono okcidente de la urbo Panzhihua. Pro siaj majesteco, vasteco, mirinda geologia trajto, mistera kanjona originaleco kaj primitivaj vegetaloj, la okcidenta kanjono de Panzhihua estas belega egale al la Afrika Kanjono de Kenjo. Alilandaj amatoroj de flosado rigardas la okcidentan kanjonon de Panzhihua kiel "oran terenon" de la ekspedicia flosado.

En la jaro 1999, la ekspedicia flosado en Jinsha-rivero estis elektita de la usona revuo "Landa Topografio" kiel unu el la 25 plej defiaj, plej penigaj kaj plej allogaj ekspediciaj programoj en la mondo. Fraŭlino Hong Yu, ĉiĉerono de la ĉina Internacia Turisma Servo jam multfoje venis ĉi tien, akompanante turistojn. Laŭ ŝia opinio, la plej granda trajto de flosado ĉi tie estas sperti riskon kaj ekscitiĝon. Ŝi diris:

"Turistoj ĝenerale opinias, ke la flosado donas tre fortan ekscitiĝon al partoprenantoj, kaj helpas al ili purigi la animon, hardi la volon kaj enkorpigi valoron de la vivo. Multaj turistoj, post la unuafoja aliĝo al la aktivado, telefonis al mi dirante, ke la flosado vere estas interesa, kaj ili planas refoje veni ĉi tien kune kun siaj familianoj kaj amikoj."

En Panzhihua, krom la aventuro-plena flosado, oni ankaŭ povas havi alian ĝuon. Panzhihua similas al natura botanika ĝardeno senpolucia. Ĉi tie ofte videblas, ke lokanoj plukas la algan vegetalon kreskantan sur ŝtonoj en riveroj. Oni nomas ĝin "ŝton-flora legomo". Laŭdire tiu legomo kreskas nur sur ŝtonoj de senpoluciaj riveroj, kaj ĝia produktkvanto el la urbo Panzhihua estas la plej alta.