• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-05 19:35:31    
Almanako daŭrigas la beletran stafeton

cri
Post la ĉeso de la beletra revuo Fonto, la eldonejo Mondial en Nov-Jorko decidis eldoni Beletran Almanakon unufoje jare. La ĉef-redaktoro de la eldonaĵo, kies unua numero laŭplane aperos aŭtune 2007, estas Jorge Camacho. "La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. Fonto ĉesis flui; Literatura Foiro plu muelas pri raŭmismo kaj la Silfera Civito; aliajn revuojn, kiel La Ondo aŭ La Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta", skribas la iniciatintoj de Beletra Almanako. Ili jam interkonsentis kun Universala Esperanto-Asocio pri tio, ke la gajnintaj kontribuaĵoj al la Belartaj Konkursoj, kiuj antaŭe aperis en Fonto, nun legeblos en Beletra Almanako.

Krom la ĉef-redaktoro, Jorge Camacho, inter la iniciatintoj de la nova eldonaĵo estas Ulrich Becker (eldonisto) kaj la du kunredaktoroj Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Laŭ ili la tempo nun ne maturas por lanĉi monatan aŭ dumonatan paperan revuon, sed ia literatura periodaĵo tamen necesas.

Laŭ iliaj planoj, Beletra Almanako enhavos rubrikojn pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuo, leteroj, debato, originale kaj traduke. Estos akceptita materialo speciale verkita por Beletra Almanako, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto - sed ne surpapere.

Ni demandis al la novbakita ĉefredaktoro, kial la teamo decidiĝis eldoni tian almanakon.

Jorge Camacho: Ĉar necesas movi la starajn akvojn de la esperanta kulturo, konkrete de ĝia beletro, kaj niaopinie neniu el la jam ekzistantaj revuoj povas tion fari. Fakte, la ideo pri nova revuo jam de kelka tempo cirkulas en interreto, sed mankis la definitiva ekpaŝo. Interese ke nun, post la eklanĉo de Beletra Almanako, pluraj personoj mencias ke ili havis similan ideon aŭ planon, sed ne trovis sin mem pretaj por tio. Tamen, por esti realismaj, ni preferas komenci per almanako senpretenda kaj sen deviga aperritmo, ol per tradicia monata aŭ du-monata revuo.

Libera Folio: Ĉu la almanako estonte povus evolui en pli ofte aperantan periodaĵon?

Jorge Camacho: Se Beletra Almanako havos sufiĉe da legantoj (t.e. ankaŭ aĉetantoj kaj mendantoj) kaj da kontribuantoj, ĝi eble iam povus teni regulan aperritmon, ekzemple sezonan. Kaj eĉ enkalkuli la pluvsezonon de Japanujo kaj Barato!

Laŭ la eldonisto Ulrich Becker estis facile interkonsenti kun UEA pri la publikigo de la premiitaj verkoj de Belartaj Konkursoj en la almanako.

Ulrich Becker: Jes, tre facile. Osmo Buller, Humphrey Tonkin kaj Claude Nourmont (eble ankaŭ aliaj) diskutis la proponon en la CO kaj konsentis, kaj eĉ proponis aĉeti ekzemplerojn por disdono al ĉiuj BK-gajnintoj. Post la malapero de Fonto UEA ŝajne tre bonvenigas novan eblecon aperigi la BK-materialon.

Libera Folio: Kia vendokvanto de la unua almanako necesos, por ke aperu almanako ankaŭ venontjare?

Ulrich Becker: Feliĉe, ĝis nun ĉiu kontribuanto (redaktoroj, eldonanto, verkistoj) laboras senpage por Beletra Almanako (kaj tamen la aŭtoroj ricevos senpagan ekzempleron). Se, ekzemple, 20 aŭtoroj plus la redaktora teamo ricevas senpagajn ekzemplerojn, necesas proks. 90 aĉetantoj por almenaŭ kovri ĉiujn elspezojn. La fakto ke UEA aĉetos ekzemplerojn por la BK-gajnintoj, kaj espereble ankaŭ mendas por la libroservo, multe helpas. Kaj la unuaj individuaj antaŭmendoj jam alvenis. Krome - la eldonejo ankaŭ daŭrigos la entreprenon eĉ se en la unua jaro ni havos etan deficiton.

Aldone: la informo fontas el Libera Folio