• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-06 09:26:47    
Orienta Holivudo – okcidenta filma urbo en Ningxia

cri
Sur la dezerta Gobio en la okcidenta landparto de Ĉinio ekzistas multe da kasteloj postlasitaj el diversaj dinastioj, kaj unu el tiuj antikvaj kasteloj, nomata Zhenbei-bu, fariĝis okcidenta filma urbo. Oni nomas ĝin "Orienta Holivudo". Nun ni kune vojaĝu tien por rigardi tiun interesan antikvan kastelon.

La antikva kastelo Zhenbei-bu situas proksimume 30 kilometrojn nordokcidente de Yinchuan, la ĉefurbo de la Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio, kaj originale ĝi estis landlima urbeto konstruita en la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911). Ĝi konsistas el du partoj, unu el la du estas la malnova kastelo konstruita en la dinastio Ming en la 16-a jarcento, kaj lakone nomata "urbo Ming"; kaj la alia parto konstruita en la jaro 1740 en la dinastio Qing estas lakone nomata "urbo Qing".

"Urbo Ming" staras ĉe apika mont-deklivo kun krutaj topografiaĵoj, kaj estis grava landlima fortreso en la antikveco. Nuntempe ĝi tre plaĉas al ĉinaj kaj eksterlandaj filmistoj. Tieaj ruinoj de muroj kaj difektitaj kabanoj fariĝis filmaj dekoracioj, kaj multaj filmoj naskiĝis ĉi tie. Pro tio la filma urbo Zhenbei-bu ĝuas tian renomon, ke ĝi sendas ĉinajn filmojn al la mondo.

Ĉiĉerono fraŭlino Niu Shuhui diris:

"En la pasinteco ĉi tie ne estis akvo, nek vojo, nek elektra linio, kaj vidiĝis nur dezerteco. De la lastaj jaroj, la loko estas iom post iom ekspluatata, kaj pli kaj pli multiĝas vidindaĵoj dank' al tio, ke multaj filmoj estas produktataj ĉi tie. La vidindaĵoj de la filma urbo temas ĉefe pri tradiciaj popolaj moroj. Ankaŭ nia turisma afero sufiĉe prosperas, sekve la urbo senĉese plivastiĝas."

En la jaro 1981, ĉina fama verkisto Zhang Xianliang la unua prezentis Zhenbei-bu al la publiko. La unua ĉina reĝisoro, kiu faris filmadon ĉi tie, estas s-ro Zhang Junzhao. La titolo de lia filmo estas "Unu kaj Ok", kaj kameraisto de tiu filmo ja estas s-ro Zhang Yimou, monde konata ĉina filmisto nuntempe. Tiam s-ro Zhang Yimou estis ravita de tiu antikva kastelo, kiu kondensis en si vidindaĵojn de la ĉina okcidenta landparto. La de li reĝisorita filmo "Ruĝa Sorgo", kiu akiris "Premion de Ora Urso" en la Berlina Filma Festivalo en 1988, ja estis produktita ĉi tie. Poste ĉi tie naskiĝis ankaŭ serio da filmoj kaj televid-dramoj, ekzemple "Balado pri Flava Rivero", "La Ĉina Odiseado", "Kort-domo de Familio Qiao" ktp, rezulte la mondo konis pli multe da ĉinaj filmoj kaj televid-dramoj, samtempe ankaŭ pli multe konis la okcidentan landparton de Ĉinio.