• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-06 17:07:16    
Birda gripo refoje atakis Eŭropon

cri

Antaŭ nelonge, post kiam la kazo de birda gripo lastamonate aperis en Hungario, ankaŭ en Britio oni unuafoje trovis la altpatogenan birdgripan viruson H5N1 inter kortobirdoj. Pro tiu tendenco, Eŭropa Unio avertis, ke en la venontaj kelkaj monatoj birda gripo probable atakos Eŭropon, tial diversaj landoj devas plifortigi la proventadon.

La 24-an de la lasta monato oni konfirmis la altpatogenan birdgripan viruson inter 3 300 anseroj en iu ansero-bredejo, troviĝanta en la ŝtato Csongrad de la sudorienta parto de Hungario. Tio estas la unua fojo, ke oni trovis birdgripan viruson en Eŭropa Unio depost aŭgusto de la lasta jaro.

Tuj post tio, la 3-an de tiu ĉi monato Komisiono de la Eŭropa Unio konfirmis, ke oni trovis kazon de birda gripo en iu granda meleagro-bredejo, troviĝanta en Suffolk, Holton de la anglolanda orienta parto. Tiu ĉi meleagro-bredejo de la kompanio Bernard Matthews, estas la plej granda en Eŭropo, kaj bredas 159 mil meleagrojn. Por eviti disvastiĝon de la viruso, la brita registaro jam ordonis detrui ĉiujn meleagrojn en tiu ĉi bredejo, kaj samtempe laŭ koncerna instrukcio de la Eŭropa Unio, oni starigis protektan zonon de cirkaŭ 3 kvadrataj kilometroj kaj minotoradan areon de 10 kvadrataj kilometroj.

Eksplodo de la birda gripo inter kortobirdoj kaŭzis maltrankvilon de la brita publiko, pro tio iuj landoj tuj reagas. Nederlando kaj Norvegio urĝe limigis komercon de kortobirdaj produktaĵoj, kaj postulis, ke la bredantoj malpermesu eksteran aktivecon de kortobirdoj ekster bredejo. La franca Agrikultura Ministerio postulis, ke la ŝtata administracio pri nutraĵa sekureco taksu krizon de la nova disvastiĝo de la birda gripo en Eŭropo. Irlando kaj Japanio jam deklaris ĉesigi importadon de kortobirdaj produktaĵoj el Britio, kaj ankaŭ Rusio faris la samon en la 6-a de februaro.

En Eŭropo la kortobirda bredado de Britio havas grandan skalon tuj post tiu de Francio. Post la apero de birda gripo, oni ĝenerale timas, ke la brita kortobirda industrio suferos severan baton, tamen la kompanio Bernard Matthews esprimis, ke ĝis nun neniu kortobirda produktaĵo, infektita de la birdgripa viruso, eniris en la nutraĵan ofertan ĉenon, tial konsumantoj nepre ne timu pri tio. Laŭ enketo de la brita Agrikultura Ministerio, en Britio la konsumada tendenco de kortobirdaj produktaĵoj estas ĝenerale stabila, kaj apero de la birda gripo ne influis la konsumadon.

Laŭ freŝa statistiko de la Monda Organizo por Sano, de 2003 ĝis nun pro la birda gripo oni detruis centojn da milionoj de kortobirdoj, kaj ĉirkaŭ 300 homoj estas infektitaj de la birda gripo, interalie almenaŭ 165 homoj mortis. En la komencaj monatoj de la lasta jaro, la birda gripo plej vaste cirkulis en la tuta mondo, kaj aperis en ĉirkaŭ 50 landoj, interalie 20 eŭropaj.

Ĝis nun oni ankoraŭ ne konis la fonton de la birdgripa viruso H5N1, aperinta en la brita kortobirdo-bredejo. Specialistoj supozis, ke ĝi estas alportita de sovaĝaj birdoj.