• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 14:54:24    
Asha-Rose Mtengeti Migiro—Fiero de afrikaj virinoj (foto)

cri

Antaŭtagmeze de la 5-a de februaro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, sinjorino Asha-Rose Mtengeti Migiro ĵuris enoficiĝi kiel konstanta ĝenerala vicsekretario de UN. En la ceremonio ŝi promesis subteni laboron de la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, por ke UN estu pli akorda kaj kompleta.

En la 5-a de januaro, kiam oni informiĝis, ke Ban Ki-moon, la nova ĝenerala sekretario de UN, nomumis konstanta ĝenerala vicsekretario de UN, sinjorinon Asha-Rose Mtengeti Migiro, la tanzanian ministron pri eksteraj aferoj kaj internacia kunlaboro, iu egipta ĵurnalistino telefonis al raportisto, ke afrika virino ricevis altrangan oficon en UN, tuj post kiam la afrikano Kofi Annan eksiĝis de la posteno de ĝenerala sekretario de UN, tio estas la fiero de Afriko, precipe por afrikaj virinoj.

Eĉ nun oni ne bone konas sinjorinon Asha-Rose Mtengeti Migiro. Ŝi debutis kiel malhela ĉevalo sur la politika tereno de UN. Sed laŭ la biografio, ŝi ne estas ordinara virino. La 9-an de julio, 1956, ŝi naskiĝis en la urbo Songea de la regiono Ruvuma, troviĝanta en la sudokcidenta parto de Tanzanio. En la 80-aj jaroj ŝi diplomiĝis de la universitato Dar es Salaam, kaj ricevis juran magistrecon. Poste ŝi sin trunis al eksterlando por plua studado. En 1992 ŝi akiris juran doktorecon de la germana universitato Konstanz. En la postaj jaroj ŝi laboris kiel profesoro en la universitato Dar es Salaam. Ŝi havas du infanojn.

Kun alveno de la nova jarcento, ŝi ekaktivis en la tanzania politikista rondo. Pro elstara laboro, ŝi estis promociata kiel ministro pri disvolvo de komunumo, seksa egaleco kaj infanoj. Januare de 2005 ŝi transposteniĝis kiel ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia kunlaboro.

Kiam Ban Ki-moon publikigis la liston de nomumitoj, Asha-Rose Mtengeti Migiro prezidis internacian konferencon. Fronte al la dubo pri ŝia kapablo, Kiam Ban Ki-moon diris, ke ŝi estas respektata gvidanto, kaj de multaj jaroj ŝi luktas por aferoj de la evoluantaj landoj.

La 5-an de januaro, kiam Ban Ki-moon telefone sciigis al Asha-Rose Mtengeti Migiro pri la nomumo, ŝi multe ĝojis pro la nova posteno, kaj esprimis, ke ŝi laŭeble rapide veturos al Nov-Jorko por enoficiĝi sur la nova posteno. Antaŭ tio Ban Ki-moon anoncis, ke li konfidos al ŝi plejparton de administraj laboroj de la sekretariejo kaj aferojn pri socia ekonomio kaj disvolvo.

En la lasta jaro ŝi akompanis la tanzanian prezidenton Jakaya Mrisho Kikwete al Ĉinio por ĉeesti al la Pinta Kunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en Pekino. Ŝi diris, ke en 1964, nelonge post la fondiĝo, Tanzania Respubliko starigis kun Ĉinio la diplomatiajn rilatojn. Poste Tanzanio ricevis grandan helpon de Ĉinio, inkluzive konstruadon de tekstila fabriko, fervojo kaj la nacia stadiono.