• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 16:33:51    
Ĉina centra banko plue regos kreskadon de monkredito

cri
Ĉina centra banko plue regos kreskadon de monkredito

La 6-an de februaro, vicdirektoro de la ĉina centra banko Ĉina Popola Banko sinjoro Xiang Junbo diris, ke Ĉinio plue praktikos stabilan monpolitikon, fortigos cirkuladecan administradon kaj racie regos kreskadon de monkredito.

Li diris en koncerna kunveno, ke por tio Ĉinio plue racie regos plasadon de mez- kaj long-tempa kredito, rigore regos krediton al la entreprenoj kun alta energi-konsumo, alta polucio kaj superflua produkto-kapablo. Tamen li diris ankaŭ, ke Ĉinio plue plifortigos financan subtenon al la kamparo kaj al mez- kaj mal-grandaj entreprenoj.

 

Ĉinio jam investis 130 miliardojn da juanoj por rearbarigo sur agroj

Lastatempe, estro de oficejo de rearbarigo sur agroj sub ĉina Ŝtata Arbarkultura Buroo Zhang Hongwen esprimis, ke de la ĉiuflanka funkciigo de la inĝenieriaĵo de rearbarigo sur agroj en la tempo de 1999 ĝis la fino de 2006, Ĉinio jam finis rearbarigon sur pli ol 24 milionoj da hektaroj kaj investis 130 mliardojn da juanoj.

En labora kunveno de rearbarigo sur agroj en la ĉina nordorienta urbo Shenyang, Zhang Hongwen esprimis, ke en la estontaj kelkaj jaroj Ĉinio plue plenumos rearbarigon kaj reherbejigon sur agroj.

Komerca sumo de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj atingis 160.8 miliardojn da usonaj dolaroj en 2006

La 6-an de februaro en Pekino, ĉina oficisto pri komerco publikigis, ke ĝis la fino de la jaro 2006, komerca sumo de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj atingis 160.8 miliardojn da usonaj dolaroj, pliigante je 23% kompare kun 2005.

La oficisto diris, ke de la lastaj jaroj, ĉiuflanke disvolviĝas duflanka kunlaboro en ekonomio, komerco kaj investo inter Ĉinio kaj la asocio. Nuntempe, la asocio estas la 5-a plej granda komerca partnero de Ĉinio kaj samtempe la plej granda komerca partnero de Ĉinio en evoluantaj landoj.

En la pasinta jaro produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj superis 7 milionojn

En la pasinta jaro, en la ĉina aŭta merkato, aperis tendenco de rapida disvolviĝo kaj jara produkta kaj venda kvanto de aŭtoj respektive superis 7 milionojn kaj 270 milojn kaj 7 milionojn kaj 210 milojn, pli multe je 25% ol tiu de la sama periodo de la antaŭlasta jaro.

Pri tio raportisto informiĝis el ĉina Komerca Ministerio.

En la lastaj jaroj, la ĉina aŭta industrio daŭre kaj rapide disvolviĝis kaj ĝi jam fariĝas apogila industrio de la ĉina nacia ekonomio.