• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 18:44:57    
Aŭstralio - Kunekzisto de homoj kaj naturo (foto)

cri

Teksto kaj fotoj de MIZRO IWAYA (Japanio)

Mi vizitis Aŭstralion jam kelkajn fojojn, nome frekventulo. Mia unua vizito, antaŭ pli ol dek jaroj, estis ja revolucia en mia vivo, kaj post tio, mi kaj mia familio vizitadis ĝin, la lando de vasta naturo.

Ni ŝatas turismon. Ni vojaĝis al kelkaj landoj en la mondo. Nia unua Aŭstralio estis Noosa, someruma urbo norde de Brisbano. (Ne miskomprenu. En Aŭstralio, norde signifas proksime al ekvatoro.) Ĝi situas en duon-tropika regiono, la klimato estas varmeta kaj milda. Tio, kio surprizis nin, estis unue la lukseco kaj ekonomieco de gastejoj. Ankaŭ aŭstralianoj ŝatas turismon, kaj disvolvis sian tipon de someruma apartamento. Plej ofta vasteco estas pli ol 100 kvadrataj metroj kun du litĉambroj kaj kuirejo. La prezo estas 50-120 usonaj dolaroj por tago, kompreneble depende de loko kaj strukturo. Tiu prezo estas malpli ol duono de la japana kutime. Nia unua apartamento frontis al la maro. Ni povis naĝi, promeni kaj butikumi ĉirkaŭ la domo. Superbazaroj estis facile atingeblaj per aŭto. La ĉirkaŭaĵo abundis je naturaj trezoroj.

Nia sperto post tio ne perfidis nian unuan admiron. La cellokoj estis ĉiam orientaj marbordoj. Ni kutime pasigas unu semajnon en iu someruma apartamento, aĉetas manĝaĵojn kaj ilin kuiras, manĝas kaj trinkas hejme (kompreneble ankaŭ bieron kaj vinon), veturigas aŭton kaj vizitas, ekzemple, tropikajn pluvarbarojn, mangrovajn arbustarojn, lagetojn, marbordojn, k.t.p. Jes, ni simple pasigis tagojn tie. Ĉie etendiĝas riĉa natura trezoro bone rezervata. Mi ŝatas gvati sovaĝajn birdojn. Tiusence, aŭstralia naturo donacas al mi multon. Mi trovis ilin tie kaj ĉi tie sur kampoj kaj en arbaroj. Precipe ĉarma estas tiel nomata laughing kookaburra, speco de alcedo. Ĝi ofte venas al ni kiam ni piknikas sur kampo, kvazaŭ ĝi atendas nian manĝigon. Fakte, kiam ni donis al ĝi fromaĝon aŭ kolbason, ĝi bekkaptis ĝin kaj (mirinde!) svinge batis ĝin al ŝtonoj sub la piedoj antaŭ engluto. (Tio estas ĝia denaska kutimo por svenigi kaptitan fiŝon.) Alia surprizaĵo estis la delfenoj, kiujn mi trovis de sur la krutaĵo de Noosa marbordo. Ili venis tiom proksime al homoj!

Mi povas resumi la meritojn de aŭstralia turismo en subaj tri punktoj.

(a) Minimuma kvanto de hor-diferenco inter Japanio kaj Aŭstralio

Ekzistas nur unu-hora diferenco inter Tokio kaj Brisbano. Tial ni povas komplete adaptiĝi al loka aktivado jam de la komenco. (Komparu tion kun eŭropaj aŭ amerikaj landoj!)

(b) Riĉa natura trezoro

Menciite supre.

(c) Ekonomio de turisma sistemo

Oni povas diri ke var-prezo estas ĝenerale pli malalta en Aŭstralio ol en Japanio. Tiu ĉi aserto ne ĉiam ĝustas se temas pri industriaj produktaĵoj. Sed rilate al gastejo kaj manĝaĵo, ĝi certe ĝustas laŭ mia sperto.

Mi scias ke multaj japanoj vizitas Aŭstralion. Sed ili ofte limigas sian cellokon al grandaj urboj, ekzemple al Goldcoast (turisme) aŭ al Sidnejo (ofice). Oni trovas multe da japanoj (ankaŭ ĉinoj) tie. Male en malgrandaj urboj kiel Noosa, Mooloolaba, Coolangatta, k.t.p. kiujn mi preferas elekti en mia vojaĝo, mi apenaŭ renkontas japanajn turistojn kvankam abundas lokaj somerumantoj. Fakte ekzistas multaj butikoj, amuzejoj kaj restoracioj en grandaj urboj, sed ili ne estas niaj interesaĵoj. Ili troviĝas ankaŭ en Japanio. Sed vasta naturo, precipe duon-tropika naturo estas kara kaj ne troveblas en Japanio. Mi suspektas ke aliaj japanoj ne scias kiel agrable vojaĝi en Aŭstralio... se ili bone posedas la anglan lingvon.

La historio montras, ke plejparto de aŭstralianoj venis el Eŭropo, ĉefe el Britujo. Eŭropo estas matura socio. Homoj, kiuj spertis maturan vivon, konstruis novan ŝtaton. Tie realiĝis supermatura socio. La malalta var-prezo signifas malaltan konkurenc-povon en eksterlandaj rilatoj kaj altan konkurenc-povon en internaj rilatoj, ekzemple en turismaj rilatoj. Tion elektis la popolo. Turismaj informejoj nepre troviĝas eĉ en malgrandaj urboj, kaj faciligas nin viziti nekonatan somerumejon en nia vojaĝo. Vastigi nian elekteblon – tio rezultis el la politiko flanke de la konsumantoj. Dume matura socio ofte aperigis diversajn ĝenojn en ekologia sfero. Tiusence la aŭstralia popolo havis ŝancon elekti sian estontecon dekomence... kaj elektis la pacan kunekziston kun la naturo. Tia estas la impreso de japanaj vojaĝantoj, kvankam lokaj loĝantoj plendas pri estintaj detruoj. Al mi interesa estas ilia sinteno kontraŭ lokaj praloĝantoj – aborigenoj. Okazis multaj aferoj kaj malgrandiĝis ilia popolnombro, mi aŭdis. Post zigzagaj provoj, sukcesaj kaj malsukcesaj, ili provas nun vivi en reciproka respekto. Same al aziaj enmigrintoj, eŭropaj praloĝantoj komencis akcepteman taktikon plurkulturan. Tio koincidas kun la ideo de la internacia lingvo Esperanto. Mi deziras vidi kiel iros la aferoj de nun.

插入图片

Fine, la lando Aŭstralio plaĉas al mi kaj ankaŭ rekomendindas al vi, japanoj, ĉinoj k.a. Supre montritaj tri meritoj estas apenaŭ haveblaj en aliaj landoj.