• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-08 08:34:18    
Irana diplomato estas forkaptita en Bagdado

cri

La 6-an de februaro, la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj kondamnis la forkapton de irana diplomato, okazintan la 4-an en Bagdado, kaj riproĉis Usonon, ke ĝi postkulise planis kaj inspektis praktikon de tiu ĉi ago.

La forkaptito estas Jalal Sharafi, duaklasa sekretario de la irana ambasadorejo en Irako. La forkapto okazis posttagmeze de la 4-a, kiam li elektis agentejon por iu irana banko en la centro de Bagdado. Laŭ Muhammad Ali Husseini, proparolanto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, posttagmeze de tiu ĉi tago, aro da armitoj en uniformoj de la iraka armeo, rilata al la iraka Nacidefenda Ministerio, forkaptis la iranan diplomaton ĉe la pordo de la bagdada filio de iu irana ŝtata banko. La proparolanto diris, ke la forkapto estas ago kontraŭ la internacia leĝaro, kaj riproĉis, ke Usono inspektis praktikon de tiu ĉi ago. Li diris ankaŭ, ke usonaj trupoj, garnizonantaj en Irako, devas respondeci pri sekureco de la irana diplomato. Irano aranĝis aŭdiencon por la svisa kaj iraka ambasadoroj en Irano, reprezentantaj la ŝtatajn interesojn de Usono, kaj esprimis fortan proteston kontraŭ la forkapto.

Sed usonaj trupoj neis la rilatojn kun tiu ĉi evento. Proparolanto de la usonaj trupoj en Bagdado anoncis, ke neniu usona aŭ iraka soldato rilatas kun tiu ĉi forkapto, kaj li ne povas atesti la forkapton.

Amaskomunikiloj opiniis, ke la negacio, farita de la usonaj trupoj, ne estas konvinka. Oni opiniis, ke iu ajn ago de irakaj sekurigaj trupoj estas praktikata laŭ instrukcio de la usonaj trupoj, kaj iliaj agoj plejparte estas inspektataj de la usonaj trupoj, tial oni ne povas imagi la agon de pli ol 30 irakaj armitoj sen la partopreno de la usona flanko. Krome oni raportis, ke tiam irakaj policanoj per aŭto sekvis tiujn armitojn, kaj arestis kelkajn el ili, sed poste la polico liberigis ilin. Laŭ tio, analizantoj opiniis, ke plej probable la iraka armeo praktikis la forkapton laŭ instrukcio de la usonaj trupoj.

Oni rimarkigis, ke Usono planis tiun ĉi agon por malfortigi la iranan influivon en Irako, radike detranĉi la iranan subtenon al irakaj kontraŭusonaj armitoj, kaj frakasi la reton, per kiu oni liveras armilojn al kontraŭusonaj armitaj fortoj kaj trejni armitojn. Laŭ raporto, pro la usona premo, la iraka registaro plifortigis regadon kaj administradon al iranaj diplomatoj en Irako, kaj postulis, ke la irana registaro liveru detalajn materialojn pri la irana ataŝeo en Irako, kaj promesu, ke ili ne rilatu kun irakaj kontraŭleĝaj armitoj.

Analizantoj opiniis, ke al Irano, kiu havas grandan influivon al la sekureca situacio en Irako, Usono praktikas fortan baton anstataŭ kunlaboron, tio ne helpas al Usono sin liberigi el la malfacila situacio, sed komplikas la rilatojn inter Usono, Irano kaj Irako.