• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-08 10:05:54    
Agrikultura industriigo akcelis malriĉajn kamparanojn kaj paŝtistojn eviti malriĉecon

cri
En la pasinteco, la loka registaro nur donis helpon al malriĉuloj, kvankam pro tio, la malriĉuloj ne malsatos, tamen ili ne vere sin dekroĉos el malriĉeco. En la lastaj jaroj, la provinco Qinghai ŝanĝis la pasintan ideon de helpo al malriĉuloj kaj disvolvas superecajn agrikulturajn industriojn, tio liveris laboran ŝancon kaj enspezan fonton por malriĉuloj. Laŭ konigo, nun laboro en punktoj de prilaboro de agrikulturaj produktoj fariĝis unu el ĉefaj ekonomiaj fontoj de qinghai-aj kamparanoj. Ĉi tiuj prilaboraj punktoj estas speciale instalitaj por helpi al kamparanoj eviti malriĉecon, kiam kamparanoj estas liberaj, ili venas al la punktoj por akiri monon.

En la vilaĝo Wanzi, raportistoj vidis prilaboran punkton de lana litkovrilo kun tibeta stilo, respondeculo de la punkto sinjoro Wei Zhanyun sciigis al la raportistoj, ke multaj laborantoj ĉi tie estas kamparaj virinoj.

"Nun la prilabora punkto de lana litkovrilo havas 40 laborantojn, la jara meznombra salajro superis 3 mil juanojn."

La prilabora punkto ĝuste estas produkta bazo en la vilaĝo Wanzi, instalita de prilabora entrepreno de lana litkovrilo. En la provinco Qinghai, ankaŭ ekzistas multaj ĉi tiaj prilaboraj punktoj. Nun en la provinco Qinghai, jam formiĝis plena industria ĉeno pri helpo al kamparanoj eviti malriĉecon, produktoj de la prilaboraj punktoj estas ne nur vendataj en Ĉinio, sed ankaŭ eksportataj al aliaj landoj. La aparta tibeta tapiŝo ĝuste estas unu el la produktoj, kiuj estas eksportitaj.

Por altigi produktan efikon, entreprenoj de agrikulturaj produktoj ankaŭ faris teknikan trejnon al kamparanoj de prilaboraj punktoj. 18-jaraĝa Tie Yuchun estas kampara fraŭlino, post lernado en malsupera mazlernejo, ŝi ne havas ion fari. Lastatempe, per lerno de tapiŝa tekso ŝi trovis kontentigan laboron.

"Post 3-monata trejno, ni estos sendataj al 16 prilaboraj punktoj por laboro."

En la laboro de helpo al malriĉuloj, entreprenoj de agrikulturaj produktoj ludis pli kaj pli gravan rolon. Vicestro de akademio de sociaj sciencoj de la provinco Qinghai sinjoro Sun Faping analizis:

"Agrikultura kaj paŝta industriigo estas grava produkta kaj administra maniero, kiu per koncepto kaj administra maniero de moderniga granda produktado reformas tradiciajn agrikulturon kaj paŝtadon kaj igas agrikulturon kaj paŝtadon akiri superecon de industria konkurenco en akra merkata konkurenco."

Sun Faping esprimis, ke la provinco Qinghai havas homfortojn kaj trajtajn riĉfontojn, sed mankas ligo al la merkato. Nur per marŝo al la merkato, kamparanoj kaj paŝtistoj povas realigi transpasan evoluadon kaj eviti malriĉecon. En la lastaj jaroj, per plana, organiza kaj skala ekspluata laboro de helpo al malriĉuloj, Qinghai jam realigis la fundamentan ŝanĝiĝon de la pasinta sola helpo al ekonomia ekspluato.

Laŭ konigo, nun agrikultura industriigo rekte kaj malrekte akcelis 300 mil malriĉajn kamparanojn kaj paŝtistojn pliigi siajn enspezojn, la kreska enspezo atingis 270 milionojn da juanoj, meznombre ĉiu familio pliigis enspezon je 900 juanoj.