• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-08 16:16:21    
Iom pri la ĉina filma merkato

cri

Samtempe kun varma projekciiĝo de komercaj filmoj, kia la filmo "La Urbo Plena de Oraj Kirasoj" kaj "Bankedo", aroj da artaj filmoj kun malalta produktkosto estas laŭdataj de spektantoj. Inter ili, filmoj "Bonuloj en Tri Gorĝoj" kaj "Freneziga Ŝtono" estas reprezentantaj filmoj. Zhang Huijun profesoro de Ĉina Filma Instituto opinias, ke kompare kun komercaj filmoj, artaj filmoj estas novaj brilaj punktoj en la ĉina filma merkato. Li diris:

"Laŭ mi, la filmo "Freneziga Ŝtono" kameraita de reĝisoro Ning Hao spegulas multajn manifestaĵojn. Reĝisoro kaptas atenton de gejunuloj al sociaj problemoj kaj aldonas brilon el okcidentaj filmoj kaj kelkaj klasikaj filmoj, tia kuniĝo manifestas saĝecon de la krea grupo."

Depost ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, pli kaj pli multa neŝtata kapitalo eniras en kameraadon kaj projekciiĝon de filmoj kaj aro da kapitalo sin ĵetas al komercaj filmoj kameraataj de famaj reĝisoroj, pro tio junaj reĝisoroj, kiuj ankoraŭ estas en kreska periodo, renkontas malfacilaĵojn en mono-kolekto kaj filma emisio. Malgraŭ tio, aro da junaj reĝisoroj kameraas filmon spegulantan la ĉinan nunan socian vivon per malalta produktokosto. Inter 330 filmoj produktitaj en la jaro 2006 en Ĉinio, trione estas tiaj filmoj. Kelkaj filmoj ankaŭ gajnas internacian honoron. Liu Jie estas unu el ili.

Filmo "Tribunalo sur Ĉevaldorso" kameraita de Liu Jie priparolas malfacilaĵojn pri leĝo-plenumo de juĝisto en ĉinaj foraj kaj malriĉaj lokoj. Post projekciiĝo la filmo kaŭzis atenton de la publiko kaj la loka registaro pri plibonigo de leĝo-plenuma kondiĉo en tiuj lokoj. La filmo gajnis premion en Venecia Filma Festivalo. Liu Jie opinias, ke prospero de la ĉina filma merkato bezonas ne nur komercajn filmojn, sed ankaŭ artajn filmojn. Li diris:

"Kelkaj homoj opinias, ke artaj filmoj faras kompletigon al komercaj filmoj, sed laŭ mi estas male. Por filma merkato, se troviĝas nur komercaj filmoj, ne eblas longdaŭra disvolvo."

Vicestro de Ĉina Filma Administracio Zhang Pimin opinias akceptante intervjuon, ke Ĉinio jam eniras en plurecan socion kaj en la filma merkato, komercaj filmoj okupas grandan kontingenton en enspezo el bileto-vendado, tamen artaj filmoj estas nemankigeblaj. Li diris:

"Laŭ investo, produkto, vid-impulsa forto kaj propagando, komercaj filmoj havas fortan konkurencan povon, cetere disputo kaj malunueca vidpunkto altiras pli multajn spektantojn apreci tiujn filmojn. Kompreneble ni esperas, ke aperu fenomeno pri disflorado de cent floroj kaj konkuro de cent skoloj por kontentigi bezonon sur diversaj niveloj. Ni kredas, ke per antaŭenpuŝo de filma reformado, aperos filmoj kun diversaj stiloj, tiam pli multaj spektantoj volos eniri en kinejon."

Zhang Pimin diris, ke de la jaro 2007 la ĉina registaro fondas specialan kapitalon por finance helpi junajn reĝisorojn, kiuj havas latentan forton kaj samtempe publikiĝos aliaj politikoj por subteni filmojn kun malalta produktokosto. Li kredas, ke la ĉina filma merkato estos pli prospera.