• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-09 11:46:27    
Restas diverĝo pri kosova problemo inter koncernaj flankoj

cri

La 7-an de februaro, Frank Walter Steinmeier, eksterafera ministro de Germanio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, Javier Solana, altranga delegito de Eŭropa Unio pri diplomatio kaj sekurecaj aferoj, kaj Olli Rehn, komisionano de Eŭropa Unio pri pligrandigo, respektive kunvenis kun gvidantoj de Kosovo kaj Serbio. Ili interŝanĝis opiniojn pri la venonta statuso de Kosovo. Sed laŭ nuna situacio, restas diverĝo inter diversaj flankoj.

Tio estas refoja diplomatia agado, farita de Frank Walter Steinmeier, Javier Solana kaj aliaj altrangaj oficistoj, post kiam ili vizitis Moskvon en la 5-a de tiu ĉi monato, kun la celo, urĝi al Serbio kaj Kosovo interkonsultiĝi rilate la solvan projekton pri la noventa statuso de Kosovo, elmetitan de Martti Ahtisaari, la speciala sendito de UN. Eŭropa Unio jam esprimis subtenon al tiu ĉi projekto. La 7-an de tiu ĉi monato en la kunveno kun serba prezidento Boris Tadic kaj la ĉefministro Vojislav Konstunica, altranga oficisto de Eŭropa Unio diris, ke la projekto, elmetita de Martti Ahtisaari estas la fundamento de sincera dialogo inter koncernaj flankoj, kaj antaŭ tiu de la paco kaj stabileco en tiu ĉi regiono. Eŭropa Unio esperis, ke la nova registaro de Serbio montru konstruivan sintenon en la solvado de la problemo pri la statuso de Kosovo.

En la sama tago, la kosova aŭtonoma registaro publikigis la deklaron, ke malgraŭ tio, ke la projekto ne povas kontentigi ĉiujn postulojn, elmetitajn de Kosovo, tamen la projekto estas pozitiva por efektivigo de la sendependigo de Kosovo.

Sed kontraste kun tio, Serbio esprimis fortan oponon kontraŭ la projekto, helpanta al Kosovo reale sendependiĝi. En gazetara konferenco post la kunveno, serba gvidanto refoje asertis rezolutan oponon kontraŭ la sendependigo de Kosovo, opiniante, ke la projekto ne konformas al la ĉarto de UN kaj ankaŭ la 1244-a rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN. Serba ĉefministro Vojislav Konstunica rigide avertis, ke Serbio kontraktos neniun kompromison kun Kosovo, se la ĉarto de UN kaj la suvereneco kaj teritoria integreco de Serbio ne estus respektataj en la intertraktado pri la venonta statuso de Kosovo.

Krome Serbio kontestis la daton de la intertraktado pri la projekto inter Serbio kaj Kosovo. En la 2-a, kiam Martti Ahtisaari prezentis la projekton al gvidantoj de la du flankoj, li esperis, ke la du registaroj interkonsultiĝu rilate al la projekto, la 13-an en Vieno, por difini la definitivan projekton por ke oni prozentu ĝin al UN en la fino de tiu ĉi monato. Sed Serbio ne volas rapidigi la solvadon de la kosova problemo okaze de tio, ke elektado de la serba parlamento ĵus finiĝis, kaj la novaj parlamento kaj registaro ankoraŭ ne naskiĝis. En la kunveno kun oficistoj de Eŭropa Unio, serba prezidento Boris Tadic diris, ke Serbio esperas, ke oni prokrastu la intertraktadon en Vieno ĝis la naskiĝo de la novaj parlamento kaj registaro de Serbio. La 7-an en gazetara konferenco post la kunveno kun gvidanto de Kosovo, Javier Solana esprimis, ke se la intertraktado okazos en la proksima estonteco, tio estas akceptebla por Eŭropa Unio.