• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-09 14:17:47    
Perspektive al internacia konferenco pri sekureca politiko

cri

Vespere de la 8-a de februaro en Munkeno inaŭguriĝis la 43-a internacia konferenco pri sekureca politiko. En la 3-taga konferenco pli ol 250 registaraj ĉefoj, nacidefendaj ministroj kaj altrangaj prisekuraj oficistoj el 40 landoj kaj regionoj diskutos pri la estonteca rolo de Eŭropa Unio, situacio en Afganio kaj Irako, konflikto en la Mezoriento kaj aliaj temoj.

La 7-an en la hispana urbo Sevilo okazis neoficiala kunveno de nacidefendaj ministroj de NATO. Oni diskutis pri respondo al ofensivo, probable lanĉota de Talibano en la printempo, kontraŭ la internaciaj sekurec-helpaj trupoj, gvidataj de NATO. Usona nacidefenda sekretario Robert Gates kaj la plej alta militafera oficisto de NATO, usona generalo General John Craddock urĝis membrolandojn de NATO sendi al Afganio pli da militistoj, tamen Germanio, Italio, Francio kaj Hispanio ne konsentis pri tio. Oni supozis, ke en ĉi-foja internacia konferenco diversaj flankoj diskutos kaj interkonsultiĝos plu pri tiu ĉi temo.

Antaŭ ĉi-foja konferenco, inter Rusio kaj Usono aperis serioza diverĝo pro tio, ke Usono planas dispozicii anti-misilan sistemon en orient-eŭropaj landoj. Rusa nacidefenda ministro Sergej Ivanov verkis artikolon. La 8-an de tiu ĉi monato ĝi aperis en la ĵurnalo Sud-deutsche Zeitung. Li avertis Usonon ne dispozicii anti-misilan sistemon en orient-eŭropaj landoj, ĉar tio estas ne-amika signalo por Rusio, kaj devigas Rusion praktiki kontraŭrimedojn. Tuj ankaŭ la usona demokrata senatano John McCain, kiu planas partopreni en la konkuro por prezidenteco en 2008, publikigis sian artikolon en la sama ĵurnalo. Li kritikis Rusion, ke ĝi trudas al najbaroj imperiisman influon.

Rilate al konflikto en la Mezoriento, analizantoj esperas, ke ĉi-foja konferenco antaŭenpuŝu mediacion de la internacia socio pri la konflikto. Antaŭ nelonge germana ĉefministro Angela Merkel vizitis la Mezorienton. Dum la vizito ŝi apelaciis al koncernaj flankoj starigi vastan aliancon por solvi la konflikton. Laŭ raporto, post la konferenco rusa prezidento Putin vizitos Saudi-Arabion, Kataron kaj Jordanion.

En la 23-an de decembro, 2006, la Sekureca Konsilio de UN pasigis la rezolucion, puni Iranon, postulante, ke ĝi tuj haltigu la urani-riĉigon. Irano suferos pli severan punon, se ĝi ne observos la rezolucion en 60 tagoj. Analizantoj ĝenerale opiniis, ke por Irano ĉi-foja internacia konferenco estos la lasta okazo, en kiu Irano serĉu diplamatian vojon por eviti la punon.