• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-09 18:44:02    
Taiwan-a komercisto Xu Zhongche

cri

Sinjoro Xu Zhongche estas taiwan-a komercisto, komence li administris gemon en Tajlando, antaŭ pli ol dek jaroj li faris sian negocon en la ĉina ĉeftero. En la ĉina orienta urbo Weifang de la ĉina provinco Shandong, Xu Zhongche unue ekspluatis safiron, poste investis la industrion de doma kaj biena proprietoj, kaj sukcesis. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri Xu Zhongche.

La urbo Weifang sidas en la shandong-a duoninsulo kaj estas fama vilaĝo de kajto. La urbo Weifang ankaŭ estas la vilaĝo de taiwan-anoj kaj la nombro de taiwan-aj samlandanoj kun la taiwan-a familia registro superis 70 mil. De la ĉina komenco de reformado kaj malfermo en la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, rapide disvolviĝas weifang-a agrikultura industriigo, multaj taiwan-kapitalaj entreprenoj estis altiritaj al Weifang kaj administras eksport-importadon de agrikulturaj produktoj.

Sed, sinjoro Xu Zhongche ne tuŝis agrikulturon, antaŭ 17 jaroj safiro gvidis lin al Weifang.

"Tiam, iu singapura amiko vidigis al mi safiron kaj demandis, kio estas ĝi. Mi redemandis de kie ĝi venis. Li diris, ke studento de Pekina Geologia Universitato donis ĝin al li. En 1989, mi venis al Pekino kaj trovis la studenton. Post informiĝado mi trovis la urbon Weifang."

Ĝuste per la ŝanco, tiam malpli ol 30-jaraĝa Xu Zhongche venis al Weifang. Post esploro, li trovis, ke ĉi tie ekzistas riĉaj safiraj minoj, eĉ sub la libera ĉielo oni povas preni minon. Lokanoj ne atentis la minon, eĉ uzis ilin kiel fajran ŝtonon.

Alfrontante valorajn mineralajn riĉfontojn, per spertoj Xu Zhongche rapide faris la investan decidon. Li fondis trezoran limigitan korporacion Lanbao, ankaŭ instalis trejnan kurson por instrui gemprilaboran teknikon. Nun, en la gubernio Changle de la urbo Weifang, kie safiraj mineralaj riĉfontoj estas plej abundaj, kelkaj dekmiloj da homoj laboras pri la fako de trezoroj kaj ekspluato kaj prilaboro de safiro fariĝis subtena industrio de la gubernio Changle.

Antaŭ 7 jaroj, Xu Zhongche realigis strategian transmovon de sia negoco en la ĉeftero. Vidante vigliĝon de la industrio de doma kaj biena proprietoj de la ĉeftero, la ĉefa negoco de sinjoro Xu estis transmovita al ekspluato de la industrio de doma kaj biena proprietoj. Sed, komence lia negoco ne estis glata.

"Tiam, mi aĉetis teron en la urbo Weifang kaj konstruis magazenon. Kompreneble, mi estis tute nekonata sur la kampo, post kelkaj monatoj mi renkontis grandan malfacilon."