• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-12 08:55:27    
La lamaejo Yonghegong de Pekino

cri
Yonghegong ( en la ĉina lingvo Yonghe-palaco ) estas fame konata lamaista templo en la nordorienta parto de Pekino. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la templo estis komplete riparita kaj reakiris sian imponecon.
Konstruita en la jaro 1694, Yonghegong diferencas de aliaj temploj per siaj historio kaj arkitekturo. En la komenco ĝi estis loĝejo de la imperiestro Yongzheng de la dinastio Qing antaŭ lia surtroniĝo. Post kiam li fariĝis imperiestro, duono de la konstruaĵoj estis turnita en lamaistan templon de la flava sekto, kaj la alia duono estis rezervata de li kiel unu el liaj palacoj, kiu poste forbruliĝis. En la 3-a jaro de la regado de Yongzheng (1725) la templo alinomiĝis Yonghegong.
Post la morto de Yongzheng en la jaro 1735, oni portempe lokis lian ĉerkon en la templo antaŭ la enterigo, tial oni anstataŭigis la verde glazuritajn tegolojn de la ĉefaj haloj en la templo per tiuj flave glazuritaj. Tiel la templo fariĝis samranga kiel la imperiestraj palacoj. Ĝi komencis servi al lamaismo en la 9-a jaro de la regado de la imperiestro Qianlong (1744).
La ĉefaj konstruaĵoj de la templo konsistas el kvin grandaj haloj. La unua halo estas Halo de Ĉiela Reĝo, kie konserviĝas granda statuo de Budho Majtreja. En ambaŭ flankoj de la halo estas statuoj de kvar Ĉielaj Reĝoj. La Orienta Ĉiela Reĝo tenas bivon enmane; la Suda Ĉiela Reĝo spadon enmane; la Okcidenta Ĉiela Reĝo serpenton en la maldekstra mano kaj trezorojn en la dekstra; kaj la Norda Ĉiela Reĝo arĝentan muson en la maldekstra mano kaj ombrelon en la dekstra.
La dua halo portas la nomon Yonghegong. Tie konserviĝas budhaj statuoj kaj statuoj de 18 arhatoj, disĉiploj de la Budho. Laŭdire, tiuj arhatoj vivas eterne en la mondo laŭ ordono de la Budho. Ĉe la nordorienta angulo de la halo estas statuo de la Tera Budho kaj ĉe la nordokcidenta la statuo de Budho Majtreja. Ĉe la okcidenta flanko pendas granda portreto de Avalokitesvara kun mil manoj kaj mil okuloj, kaj ĉe la orienta flanko pendas bildo de granda blanka ombrelo, kiu simbolas la budhan patronadon al ĉiuj vivaj estaĵoj.
La tria halo estas Yongyoudian. Ankaŭ ĝi estas plena de budhaj statuoj. Sur ĝia muro pendas delikata bildo brodita en la regperiodo de la imperiestro Qianlong de la dinastio Qing.
La kvara halo estas Falundian kun bronza statuo de Zongkaba, la fondinto de la flava sekto de lamaismo. La statuo altas pli ol dek metrojn. Malantaŭ ĝi estas Monto de Arhatoj farita el santala ligno, kun 500 arhatoj skulptitaj el oro, arĝento, kupro, fero kaj stano. Ĝi vere estas valora artaĵo. Du muroj de la halo estas kovritaj de du grandegaj bildoj priskribantaj la vivon de Ŝakjamunio kaj lian predikadon. Sur la ora tegmento de la halo staras kvin malgrandaj pavilonoj, el kiuj la meza estas la plej granda. Sur tiuj pavilonoj estas kvin malgrandaj pagodoj. En tiu halo troviĝas 108 volumoj de antikva sutro-libro "Bka-gjur", 207 volumoj aldonaj al la nomita libro kaj 2 valoraj volumoj en ora skribo. Kvankam tiuj libroj travivis plurajn jarcentojn, tamen ili estis bone konservataj.
Malantaŭ la kavara halo troviĝas la plej alta konstruaĵo Vanfuge aŭ Dafolou (Turo de la Granda Budho). Ĝi estas 3-etaĝa halo kun pavilonoj. En la mezo de tiu lasta halo staras kolosa statuo de Budho Majtreja skulptita el sola santala trunko kun diametro de 3 metroj. Ĝi estas 26 metrojn alta (18 metrojn super la tero kaj 8 metrojn sub ĝi). La kapo de la statuo preskaŭ tuŝas la plafonon, kaj nur kun kapoj supren levitaj, la vizitantoj povas vidi la vizaĝon de la statuo.
Krom tiuj sinsekvaj haloj, tie estas ankaŭ nombro da flankaj altaroj, kortoj kaj pavilonoj. Antaŭ la unua halo staras sonorila turo kaj tambura turo kaj pluraj glazuritaj portaloj.