• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-12 11:23:59    
Iom pri ĉina novjara dramo

cri

Koncepto de ĉina novjara dramo aperis en la lastaj jaroj. En la jaro 2001, sekve de apero de novjara filmo, en pekina dramista rondo, okazis novjara dramo kaj poste en aliaj urboj aperis simila fenomeno. Malsame kun tradicia dramo, kiu faras prezenton de klasikaj verkoj de famaj verkistoj, tiuj novjaraj dramoj celas junulojn kaj enhavo estas komedio kun granda amuzeco. Fama dramisto sinjorino Chen Nini diris:

"Enspezo el bileto-vendado estas atentata de produkta flanko kaj kontentigo de gusto de spektantoj estas kanalo por realigi altan enspezon el bileto-vendado. Spektantoj de la novjaraj dramoj estas junuloj en la aĝo inter 15-jaroj kaj 35-jaroj, ili havas fortan akceptan kapablon de novaj aferoj kaj estas reprezentantoj de iu epoko."

Sinjorino Chen Nini diris, ke en la lastaj jaroj, sekve de kontinua evoluo de la ĉina ekonomio, homa kultura konsuma nivelo senĉese altiĝis kaj tendenco de diverseco de kultura konsumado pluapaŝe disvolviĝis. Antaŭa drama prezento tago post tago formas skalon kaj drama formo estas pli diversa.

Komence novjaraj dramoj surscenejiĝis en grandaj urboj, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo, nun ili iom post iom disvastiĝas al mezgrandaj urboj kaj estas vaste bonvenigataj.

Akceptante intervjuon juna reĝisoro Chen Chang, kiu ĝuas famecon en la novjara drama rondo, opinias, ke nun disvolva tendenco de ĉina novjara dramo estas tre bona, la dramo "Mahua" ĵus menciita, estas seria dramo kaj surscenejiĝis antaŭ tri jaroj. Kvankam la dramo same nomiĝas, tamen enhavo de ĉiu jaro estas malsama. Nun jam formiĝas stabila spektantaro por la dramo. Li diris:

"Mi opinias, ke la pozitiva cirkulado estas tre bona premiso por la dramo kaj eĉ por ĉiuj dramoj, tiel pli multaj spektantoj volas eniri en teatron. Fakte en bona drama merkato, aperos fenomeno kune flori cent floroj."

Chen Chang ankaŭ montras, ke ĉina novjara dramo estas novaj aferoj, ĝi ĝenerale estas prezentata en Printempa Festo, ĝi do portas printempafestan karakterizon, tamen tio ankaŭ estas ĝia manko.

Kvankam ardas novjaraj dramoj en ĉiu jaro, tamen estas malmultaj novaj dramoj, kelkaj eĉ refoje prezentiĝas. Se tia fenomeno daŭras plu, spektantoj probable sentos estetikan lacon kaj finfine influos disvolviĝon de novjaraj dramoj.