• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-12 14:42:05    
Prezidento implikita en seksa skandalo (foto)

cri

Vespere de la 5-a de februaro, la israela prezidento Moshe Katsav, suspendita pro seksa skandalo, publike diris, ke la israela ĉefministro Ehud Olmert estas suspektata pri koruptado, kaj portas rektan respondecon pro la malsukceso el la milito inter Libano kaj Israelo, okazinta en la lasta jaro. La prezidento apelaciis al la israela ĉefprokuroro Menahem Mazuz procesi kontraŭ la ĉefministro Ehud Olmert pri la du krimoj. De tio oni povas rimarki, ke la rilatoj inter la du israelaj gvidantoj rompiĝis.

Junie de la lasta jaro, virino, kiu laboris en la oficejo de la israela prezidento, akuzis la prezidenton Moshe Katsav pro seksa molestado. Komence la ĉefministro Ehud Olmert silentis pri tiu ĉi skandalo, ĉar li ne esperis, ke la iama kolego embarasiĝu. Pasis 8 monatoj, tamen Moshe Katsav faris nenian klopodon por mildigi tiun ĉi eventon pro sia respondeco en la milito inter Libano kaj Israelo, tio serioze damaĝis la israelan reputacion kaj ĝenis politikan stabilecon.

Komence de la nova jaro 2007, Ehud Olmert rompis sian silenton pri tiu ĉi evento. Li postulis, ke la prezidento Moshe Katsav rezignu la oficon por ke la potenca personulo Shimon Peres posteniĝu sur la prezidenteco kaj por iomete mildigi la registaran krizon, tio estas ankaŭ lia intenco pri reformado de la prezidenteca elektado.

Vespere de la tago antaŭ la suspendiĝo de la prezidento Moshe Katsav, Ehud Olmert esprimis adiaŭon al la prezidento. Li diris, "Mi ne opinias, ke la suspekto far la publiko kaj polico al Moshe Katsav estas komploto. Laŭ mi, sendube li ne taŭgas plu por iu ajn ofico, inkluzive de la prezidenteco, sed devas elekti la foriron."

En gazetara konferenco, okazinta antaŭ la suspendiĝo en la prezidentejo, Moshe Katsav severe atakis parlamentanojn, altrangajn oficistojn kaj raportistojn, kaj refutis akuzojn, elmetitajn de oponantoj kontraŭ li, tamen li ne menciis la nomon de Ehud Olmert. Sed vespere de la 5-a, li komencis la rebaton. Li akuzis Ehud Olmert pri fraŭdo kaj koruptado en aĉeto de domoj, kaj denuncis lin, ke li profitigis siajn komercistajn amikojn per la ofico. Li publike diris, ke Ehud Olmert devas porti respondecon pri la milito inter Libano kaj Israelo pro tio, ke li ne informis la israelan armeon pri strategia intenco de la israela registaro, kaj la komando estis tre fuŝa.

Malgraŭ tio, ke la rebato de Moshe Katsav ne povas grave vundi la ĉefministron Ehud Olmert, tamnen estas la fakto, ke ankaŭ Ehud Olmert nun troviĝas en ŝtormo. Profesoro el la Universitato de Tel-Avivo diris al raportisto, ke en Israelo la nunan problemon kaŭzis ne la politika sistemo, sed la breĉo en ŝtataj gvidantoj. Li opiniis, ke la nuna registaro ne povas tuj fali, tamen ĝia misio jam finiĝis.