• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-12 17:00:48    
Ĉu nova komandanto de usonaj trupoj en Irako povos fini tumulton?

cri

Antaŭ nelonge David Petraeus enoficiĝis kiel la plej alta komandanto de la usonaj trupoj en Irako. En la ceremonio, okazinta en bazloko de usonaj trupoj en Bagdado, li diris, ke li ŝanĝos strategion kaj taktikon, komandos la usonajn trupojn per nova penso, kaj klopodos kapti la ŝancon, returni Irakon el malfacila situacio.

54-jara David Petraeus estas korpusa generalo kaj doktoro pri internaciaj aferoj. En 2003 kiel divizikomandanto li partoprenis la militan agon kontraŭ la iraka registaro, gvidata de Saddam Hussein, kaj poste li respondecis pri trejnado de irakaj sekurigaj trupoj. Kune kun gvidantoj de la iraka norda urbo Mosul li sukcese bonigis la lokan situacion. Malsame ol la antaŭa komandanto George Casey, li emfazas, ke Usono kaj Irako devas plifortigi la kunlaboron por ĉesigi perforton, kaj kune porti la respondecon. Li opiniis, ke la ŝarĝo estas tro peza por iu ajn el la du landoj.

Post la enoficiĝo, David Petraeus diris, ke li aplikos novajn strategion kaj taktikon kontraŭ konflikto inter irakaj sektoj. Raportoj opiniis, ke tiuj ĉi strategio kaj taktiko ampleksas tion: posedigi al loĝantoj novan identigilon kun bioinformoj, ŝanĝi antaŭan agmanieron de usonaj trupoj, establi pli da punktoj en regionoj, en kiuj ofte okazas konflikto, kaj starigi longdaŭran kunlaboron kun loĝkvartaloj. Pro tio Bagdado estas dividita en 9 distriktojn, kaj irakaj policanoj kaj sekurigaj armeanoj, garnizonantaj en ĉrikaŭ 30 punktoj agos sub la inspekto de usonaj trupoj.

Analizantoj opiniis, ke malgraŭ la ŝanĝiĝo de strategio kaj taktiko, oni ankoraŭ ne povas radike solvi la politikan problemon, kaj David Petraeus alfrontos defion almenaŭ el tri flankoj.

Unue li devas bone trakti la rilatojn kun du plej grandaj sektoj, la sunaista kaj la ŝijaista. La iraka registaro promesis forte bati armitajn fortojn de la du sektoj, tamen restas grava diverĝo inter la iraka registaro kaj Usono pri tiu ĉi problemo. Usono delonge kritikas la irakan registaron, ke ĝi neglektas la batalon kontraŭ armita forto de la ŝijaista sekto, inkluzive de tiu de Mahdi, dum la ŝijaista sekto postulas, ke Usono batu ankaŭ la armitan forton de la sunaista sekto krom Al-Qaeda. Sendube traktado de la rilatoj kun la du sektoj influos la estontecan situacion en Irako, tamen tio superis la militaferan sferon.

Due, nek la aldono de armeanoj por patrolo nek la apliko de la nova identigilo kun bioinformoj povos precize determini kaj bati la celon, kaj radike malhelpi atakon.

Trie, fronte al morto de pli ol 3 100 usonaj armeanoj kaj elspezo je la sumo de kelkcent miliardoj da usonaj dolaroj por la iraka milito en ĉirkaŭ 4 jaroj, pli kaj pli da usonanoj oponas kontraŭ la usona politiko pri Irako. Laŭ freŝa opinisondo, la subteno al la prezidento Bush malaltiĝis de la 83% en 2002 ĝis la 30% en januaro de la kuranta jaro. Pro manko de forta subteno de usonaj loĝantoj, David Petraeus tre malfacile sukcesos.