• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-13 11:55:00    
Nova prezidento de Turkmenio

cri

La 11-an de februaro en Turkmenio okazis la balotado pri prezidenteco. Tio estas la unuafoja prezidenteca elektado kun konkuro de kelkaj kandidatoj post la sendependiĝo de tiu ĉi lando. Laŭ unuapaŝa statistiko, Gurbanguly Berdymukhamedov, la nuna aganta prezidento, estas elektita kiel la nova prezidento. La oficiala rezulto estos publikigata la 14-an de tiu ĉi monato en la Kongreso de la Popola Komitato de Turkmenio. En tiu ĉi tago okazos ceremonio por la nova prezidento.

La 21-an de decembro, 2006, la turkmena Sukureca Komitato decidis, ke Gurbanguly Berdymukhamedov, vicĉefministro kaj ministro pri sano, portempe plenumu funkciojn de la prezidento kaj la plej alta komandanto de la Armita Forto de Turkmenio, tuj post kiam la turkmena prezidento Saparmurat Niyazov forpasis pro subita kormalsano. En la 26-a de decembro, la Popola Komitato okazigis specialan konferencon, en kiu oni decidis okazigi balotadon pri prezidenteco en la 11-a de februaro, 2007, kaj konfirmis 6 kandidatojn, inkluzive de Gurbanguly Berdymukhamedov.

En la konkuro 6 kandidatoj promesis, ke ili kontinue sekvos la orientilon kaj politikon de la forpasinta prezidento. Iuj amaskomunikiloj opiniis, ke rezulto de la prezidenteca elektado estas tute supozebla, kaj venko de la nuna aganta prezidento Gurbanguly Berdymukhamedov estas atendata. Kompare kun aliaj 5 kandidatoj, li havas superecon laŭ politika fundamento, sperto kaj famo. Saparmurat Niyazov longe servis sur la posteno de prezidento, tial li ĝuis grandan prestiĝon. La popolo metis grandan esperon sur tion, ke oni praktiku plu liajn orientilon kaj politikon.

Gurbanguly Berdymukhamedov ekservis kiel ministro pri sano en 1997, kaj kiel ĉefvicministro, responda pri publika sano en 2001. En la lastaj jaroj li asistis al la prezidento Saparmurat Niyazov en ŝtata regado, tial li estas rigardata kiel la plej okulfrapa kandidato.

Turkmenio situas ĉe Kaspio, kaj okupas gravan strategian lokon. Ĝi abundas je petrolo kaj naturgaso. La rezervo de naturgaso okupas la 5-an lokon en la mondo, kaj la 2-an lokon en la Federacio de Sendependiĝintaj Landoj. Depost la sendependiĝo en oktobro de 1991, sub la gvidado de Saparmurat Niyazov, Turkmenio multe disvolviĝas; ekonomio rapide kreskas kaj la popola vivnivelo kontinue altiĝas; diplomatie la lando sekvas neŭtralan kaj bonnajbaran politikon, kaj bone rilatas kun Ĉinio kaj Rusio. Saparmurat Niyazov vizitis Ĉinion en 1992, 1998 kaj 2006, kaj subskribis kun Ĉinio plurajn interkonsentojn pri kunlaboro en komerco, bato al teroristoj kaj energio.

Analizantoj opiniis, ke la nova turkmena prezidento sekvos plu la internan kaj eksteran politikojn de la periodo de Saparmurat Niyazov por teni la politikan stabilecon, kaj sin dediĉos al ekonomia disvolvo por altigi la popolan vivnivenon.