• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 08:37:35    
Kunveno de eksteraferaj ministroj de EU fokusiĝis al Serbio

cri

La 12-an de februaro en Bruselo okazis kunveno de eksteraferaj ministroj de Eŭropa Unio. Ĉeestantoj de la kunveno diskutis pri la situacioj de Afganio, Balkanoj kaj la Mezoriento, kaj pri la darfura problemo. Serbio, situanta sur Balkanoj, estas la fokuso de tiu ĉi kunveno.

En la kunveno oni faris du decidojn koncernajn al Serbio: Eŭropa Unio volas restartigi la traktadon kun Serbio rilate al la interkonsento pri stabileco kaj kontakto, kaj reasertas la subtenon al projekto pri la definitiva statuso de Kosovo, elmetita de speciala sendito de UN.

La 21-an de la lasta monato en Serbio okazis la unua parlamenta elektado post la disfalo de la Respubliko de Serbio kaj Montenegro. Serba forto inklina al Eŭropa Unio gajnis pli ol duonon de la balotiloj, pro tio en tiu ĉi lando probable naskiĝos registaro proksima al Eŭropa Unio.

En la kunveno eksteraferaj ministroj esprimis, ke se la venonta serba registaro esprimos eksplicitan volon pri ĉiuflanka kunlaboro kun la internacia kriminala tribunalo en Hago, kaj aplikos konkretan agon, Eŭropa Unio restartigos la traktadon kun Serbio rilate al la interkonsento pri stabileco kaj kontakto. Subskribo de tiu ĉi interkonsento estas la unua paŝo por la serba aliĝo al Eŭropa Unio. Maje de la lasta jaro Eŭropa Unio frostigis la traktadon pri la interkonsento, pretekstante, ke la beograda instanco rifuzis aresti la serban militaferan gvidanton Rakto Mladic nek laboris kun la internacia kriminala tribunalo. En ĉi-foja kunveno Eŭropa Unio ŝanĝis la kondiĉojn por restartigo de la traktado, de 'kunlaboro kun la internacia kriminala tribunalo" al "volo pri la kunlaboro". Unuflanke Eŭropa Unio per tiu ĉi ago esprimas subtenon al la serba forto proksima al Eŭropa Unio kaj malfortigas influivon de la radikala partio, aliflanke ĝi intencas per la logo al Eŭropa Unio akiri cedon de la venonta serba registaro en la kosova problemo.

La 2-an de tiu ĉi monato, Martti Ahtisaari, speciala sendito de UN por la traktado pri la venonta statuso de Kosovo, prezentis solvan projekton pri la venonta statuso de Kosovo respektive al la serba prezidento kaj albandevenula gvidanto de Kosovo. Spite al la subteno de NATO kaj Eŭropa Unio al la projekto, tamen Serbio esprimis fortan oponon pro la timo pri sendependiĝo de Kosovo. La 7-an de tiu ĉi monato, Frank Walter Steinmeier, eksterafera ministro de Germanio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, Javier Solana, altranga delegito de Eŭropa Unio pri diplomatio kaj sekurecaj aferoj, kaj Olli Rehn, komisionano de Eŭropa Unio pri pligrandigo, interparolis kun gvidantoj de Kosovo kaj Serbio rilate al la projekto, tamen restas diverĝo.

En la kunveno de eksteraferaj ministroj Eŭropa Unio refoje asertis la subtenon al tiu ĉi projekto. Rezolucio, pasigita en tiu ĉi kunveno, diras, ke la projekto metis solidan bazon por efektivigi daŭrigeblan disvolvon de ekonomio kaj politiko en Kosovo kaj firmigi stabilecon en tiu ĉi regiono; kaj decido pri la definitiva statuso de Kosovo devas esti farita de la Sekureca Konsilio de UN.