• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 10:37:34    
Ruino de imperiestra ĝardeno Yuanming-yuan

cri

Yuanming-yuan situanta en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, kun areo de ĉirkaŭ 350 hektaroj, estis imperiestra ĝardeno kun senprecedenca lukseco kaj grandiozeco.
La lago Fuhai ( Maro de Feliĉo laŭ la ĉina lingvo), kun areo de 280 mil kvadrataj metroj, estas la plej granda lago en Yuanming-yuan. La lagon punktas tri grupoj da insuletoj, kiuj portas la nomojn de tri surmaraj fe-montoj en ĉina mito kaj interligiĝis per zigzagaj pontoj. Tamen, en la jaro 1860, la anglaj kaj francaj invadantoj ilin detruis per bruligo. En la fino de la jaro 1984, oni komencis rekonstruadon al la lago Fuhai. Oni dragis la lagon, fosis akvo-kondukajn kanalojn, ordigis 14 insuletojn, starigis 9 pontojn, rekonstruis 6-angulan kioskon sur la orienta insulo, konstruis kluzojn kaj kulvertojn kaj starigis eksponejon kaj aliajn instalaĵojn de la ĝardeno. En la jaro 1985, la lago Fuhai malfermiĝis al la publiko.


Ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1709 kaj daŭris 150 jarojn, dum kiuj regis 5 imperiestroj. En la ĝardeno estis 140 vidindejoj, ĉiu kun grupo da konstruaĵoj. Tiuj antikvaj konstruaĵoj estis lukse ornamitaj kaj entenis multajn trezorojn, pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn hereditajn el la pasintaj generacioj. Bedaŭrinde, en la jaro 1860, la angla-franca alianca armeo invadis Pekinon, furioze prirabis la ĝardenon kaj poste ĝin forbruligis. Tri tagojn daŭris la incendio, kiu preskaŭ ruinigis la tutan ĝardenon. Kvankam oni poste faris iom da riparado al la restintaj konstruaĵoj, tamen en la jaro 1900, la loko estis refoje prirabita de la ok-potenca alianca armeo.


Eksponejo starigita en la ĝardeno ilustras al vizitantoj la historion pri prosperiĝo kaj ruiniĝo de la loko. En la lastaj jaroj, granda projekto pri la rekonstruado de Yuanming-yuan estas en plenumado, kaj en la proksima estonteco tie espereble aperos granda turisma regiono, kiu interligiĝos kun la apudaj Somera Palaco, Yuquan-monto kaj Okcidenta Montaro, koncentre enkorpigos la esencon de la ĉinaj ĝardenoj, kaj allogos en- kaj ekster-landajn turistojn per siaj belaj pejzaĝoj kaj konstruaĵoj.