• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 17:26:44    
Maniero de ĉinoj pri pasigo de Printempa Festo en 60-aj jaroj de lasta jarcento

cri
En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kolektiveco estis tiama elstara trajto. Entreprenoj dissendis filmajn biletojn, kolektive vizitis popolanojn por la festo. Malferminte malsamajn pordojn, oni vidis, ke sur ĉiuj manĝtabloj, manĝaĵoj estis similaj, en ĉiuj domoj mebloj estis similaj, ankaŭ vestoj de homoj similaj.

En la lasta tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro, la manĝaĵoj estis plej gravaj kaj plej abundaj, ĉiuj membroj devis reveni hejmen, kaj en manĝaĵoj oni devis havi fiŝon, tio signifis "ĉiujare oni havas superfluecon." Gepatroj ofte aĉetis ludilojn al geknaboj.

Multaj entreprenoj kaj unuoj organizis kolektivan novjaran viziton en la dua tago laŭ la ĉina kalendaro.

"Kamarado patro, kamarado patrino, feliĉan printempan feston!" tiam, gefiloj ofte tiel faris novjaran saluton al gepatroj.

Laŭ kutimoj, en la lasta tago kaj la unua tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro, ĉiuj homoj ne iris el hejmo, sed kuniĝis; en la dua tago, edziniĝintaj filinoj revenis hejmen kaj vizitis gepatrojn, oni ankaŭ vizitis amikojn kaj parencojn.

Dum la Printempa Festo de la jaro 1972, ĉinaj bazaroj ekspoziciis noktbrilan brakhorloĝon kaj brakhorloĝon kun kolora ciferplato. En 1976 dum la Printempa Festo, la informo pri tio, ke novtipaj kombinaj mebloj estos ekspoziciitaj en ĉina parko Zhongshan, estis publikigita en la unua paĝo de la ĵurnalo "Pekina Ĵurnalo". Dum la Printempa Festo de 1978, produktoj estis pli riĉaj kaj abundaj en ĉinaj bazaroj. Sinjorino Wang Min rememoris dirante:

"Tiam en la pekina bazaro Magazena Domego, oni povas trovi diversajn vestojn, ekzemple, tradiciajn robojn, kolorajn infanajn vestojn, vakerajn pantalonojn kaj eŭropajn vestojn."

En la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, oni ofte diris "Feliĉan Printempan Feston". Tiam, atmosfero de Printempa Festo ekviglis, ekzistis sporta prezentado, templa foiro, balo, poema kunveno, ankaŭ vespero kaj koncerto. Kaj prezentado dum la festo riĉiĝis, la nombro de specoj superis 50. Ĉinoj povis vidi ne nur ĉinajn filmojn, sed ankaŭ alilandajn filmojn. Sinjorino Wang Min diris:

"Mi memoras, ke tiam mi unuafoje vidis alilandan filmon, ekzemple japanan filmon "Persekuti", firancan filmon "Notre-Dame de Paris" kaj usonan filmon "Modern Times", tiam tio tre ekscitis min."

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni parolis pri templa foiro. Ĝi estas unu el la plej tradiciaj kutimoj de ĉinoj. Antaŭe la foiro ofte okazis kun religiaj aktivadoj de Buadismo aŭ Taoismo ĉirkaŭ temploj, tial estas nomata "templa foiro". Nun vi povas ne nur gustumi aŭtentikajn pekinajn manĝetojn kaj spekti centpocentan tianqiao-an superegan lertecon de la maljuna urbo, sed ankaŭ frandi apartajn manĝaĵojn el deversaj regionoj de Ĉinio, eĉ ĉe fremdlandaj manĝaĵoj aperas en la pekina templa foiro, aldonante novan enhavon al malnova foiro.