• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-15 16:59:07    
Folkloristo Wang Zuoji

cri

En la 18-a de februaro estas ĉijara ĉina Printempa Festo. En ĉiu jaro, antaŭ kaj post la festo, folkloristo Wang Zuoji estas tre okupita, ĉar li devas fari projekton pri enhavoriĉaj aktivadoj por templaj foiroj en diversaj lokoj kaj ankaŭ klarigi al gejunuloj diversajn tradiciajn kutimojn kaj morojn en Printempa Festo.

Kiam Wang Zuoji estis infano, li sekvis sian patron ĉirkaŭvagi sur pekinaj stratoj por fari kolportadon. En tiu periodo, li unuapaŝe kontaktis ĉinan popolan enhavoriĉan kulturon kaj tiu kulturo donis al li neforpuŝeblan impreson. Kiam li estis adolto, li ankoraŭ havis kutimon kolekti popolajn proverbojn kaj observi popolan vivon. En la jaro 1956, Wang Zuoji oficiale petis instruadon de ĉina fama folkloristo Jin Shoushen kaj komencis sin ĵeti al serĉado, ordigo, savado kaj heredado de ĉinaj popolaj kutimo, moro kaj kulturo.

Wang Zuoji donis multe da tempo por fari viziton al ĉinaj diversaj lokoj, kunigi materialo-enketon kaj dokumentaron kaj tago post tago formis sian folkloran teorion. Li opinias, ke popolaj kutimo kaj moro inkluzivas preĝon kaj deziron de la publiko, kaj gluo de porda dio estas unu el la tipaj ekzemploj. Oni gluas figuron de heroo el legendo sur pordo kaj opinias, ke diabloj kaj monstroj timas tiujn diojn kaj tiel familianoj estas protektataj. Wang Zuoji speciale verkis libron "Famili-Protekta Dio", en kiu li faras analizon pri heredata legendo kaj animo de popolanoj. Li diris:

"Popolaj kutimo kaj moro estas kulturo de favora aŭspicio, tia kulturo ludas akcelan rolon por konstruo de harmonia socio. La libro "Famili-Protekta Dio" celas konigi al la publiko, ke homoj mem faras dion kaj ĝi reprezentas strebon, sonĝon kaj deziron de homoj. Por serĉi animan ekvilibron, homoj formas kontentigan figuron por si mem kaj por la publiko. Fakte tia kontentiga figuro estas artefarita."

En okuloj de Wang Zuoji, homaj belaj sonĝo kaj deziro havas kulturan originan lokon. Tamen en la nuna moderna socio kun pli kaj pli rapida vivritmo, tiuj tradiciaj popolaj kutimo kaj moro estas neglektataj. Por disvastigi eminentan kulturan heredaĵon, Wang Zuoji aranĝas radian programeron kaj eksplikas ĉinajn popolajn kutimon kaj moron. La programero estas bonvenigata post sia dissendo kaj aŭskultantoj sinsekve aliĝas al la programero per formo sendi mallongan mesaĝon kaj telefoni. Tio ĝojigas Wang Zuoji. Li sentas, ke konsumisma kulturo kaŭzita de moderna merkata ekonomio forte agresas disvolviĝon de tradicia popola kulturo, fakte komerco kaj kulturo povas kune evolui. Tial Wang Zuoji donas lecionojn por registaraj oficistoj kaj komercistoj, ĉeftemo estas protekto de kulturaj heredaĵoj kaj evoluo de la ekonomio per utiligo de kutimo, moro kaj kulturo.