• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-16 09:33:12    
Ĉinaj novjaraj dramoj (foto)

cri

Printempa Festo estas plej solena festo de ĉinoj kaj filmo, dramo kaj tradicia opero estas tri programoj de ilia kutimo por pasigi kulturan novjaron laŭ luna kalendaro. Kvankam restas kelkaj tagoj al ĉijara Printempa Festo, la 18-a de februaro, tamen en ĉinaj grandaj urboj, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo, ardas novjaraj dramoj. Tiuj dramoj leĝeraj kaj vivoplenaj ofte kaŭzas torenton da ridoj meze de spektantoj. Mahua estas fritita pastotordaĵo. La dramo surscenejiĝis en iu pekina teatro. Tia manĝaĵo plaĉas al ĉinoj. Tamen la dramo havas neniajn rilatojn kun la fritaĵo kaj nur elektas ĝian bonvenecon. La dramo fikcias rakonton okazintan en la ĉina urbo Ŝanhajo en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj altiras al si diversajn modajn amuzajn faktorojn en la nuna socio. Laŭ diro de reĝisoro Zhou Dayong, la dramo celas ridigi spektantojn. Zhou Dayong diris:

"La dramo havas puran celon, t.e. klopodi per ĉia rimedo por ridigi spektantojn dum la tuta prezento. En la dramo, modaj faktoroj, amuzaj temoj kaj atentataj problemoj de popolanoj estas tuŝataj, kompreneble spektantoj havas respondon pri tio. Laŭ mi, la dramo faras resumadon al aferoj okazintaj en la pasintaj jaroj, tial ĝi estas vaste bonvenigata."

Fakte la dramo "Mahua" nur estas unu el novjaraj dramoj en la pekina novjara drama merkato. Ankaŭ aliaj dramoj estas bonvenigataj de spektantoj, ekzemple dramo "Urbo Plena de Piramidoj", per magio, priparolas rakonton inter ekspedicia persono kaj virino de antikva Egiptio antaŭ kelkmil jaroj; dramo "Enamiĝo al Mia Antaŭa Edzino" manifestas rakonton de eksgeedzoj per humura dirmaniero kaj leĝera kaj natura prezento.

Simile al Pekino, en ĉina metropolo Ŝanhajo, sinsekve surscenejiĝas novjaraj dramoj. Dramo "Mia Amikino Nomiĝas Ruhua", kiu estas publikigita de Ŝanhaja Drama Centro, priparolas rakonton pri tio, ke iu junulo volas trovi sian amon per interreto, tamen rezultigas serion da aferoj, pri kiuj oni povas nek plori nek ridi. La Ŝanhaja Drama Centro ankaŭ publikigis dramon "Romance in D", kiu estas adaptita laŭ verko de usona verkisto James Sherman. Tio ankaŭ priparolas romantikan amrakonton: homoj de du familioj sin turnas de nekonataj najbaroj al bonaj amikoj, tiel komenciĝas antikva vivvojaĝo. Cetere ankaŭ publikiĝas dramoj "Marŝo de Unua Amo", "Amatoj" kaj tiel plu kaj spektantoj nature sentas profundan emocion laŭ tiuj dramonomoj.

Koncepto de ĉina novjara dramo aperis en la lastaj jaroj. En la jaro 2001, sekve de apero de novjara filmo, en pekina dramista rondo, okazis novjara dramo kaj poste en aliaj urboj aperis simila fenomeno. Malsame kun tradicia dramo, kiu faras prezenton de klasikaj verkoj de famaj verkistoj, tiuj novjaraj dramoj celas junulojn kaj enhavo estas komedio kun granda amuzeco. Fama dramisto sinjorino Chen Nini diris:

"Enspezo el bileto-vendado estas atentata de produkta flanko kaj kontentigo de gusto de spektantoj estas kanalo por realigi altan enspezon el bileto-vendado. Spektantoj de la novjaraj dramoj estas junuloj en la aĝo inter 15-jaroj kaj 35-jaroj, ili havas fortan akceptan kapablon de novaj aferoj kaj estas reprezentantoj de iu epoko."

Sinjorino Chen Nini diris, ke en la lastaj jaroj, sekve de kontinua evoluo de la ĉina ekonomio, homa kultura konsuma nivelo senĉese altiĝis kaj tendenco de diverseco de kultura konsumado pluapaŝe disvolviĝis. Antaŭa drama prezento tago post tago formas skalon kaj drama formo estas pli diversa.

Komence novjaraj dramoj surscenejiĝis en grandaj urboj, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo, nun ili iom post iom disvastiĝas al mezgrandaj urboj kaj estas vaste bonvenigataj. Akceptante intervjuon juna reĝisoro Chen Chang, kiu ĝuas famecon en la novjara drama rondo, opinias, ke nun disvolva tendenco de ĉina novjara dramo estas tre bona, la dramo "Mahua" ĵus menciita, estas seria dramo kaj surscenejiĝis antaŭ tri jaroj. Kvankam la dramo same nomiĝas, tamen enhavo de ĉiu jaro estas malsama. Nun jam formiĝas stabila spektantaro por la dramo. Li diris:

"Mi opinias, ke la pozitiva cirkulado estas tre bona premiso por la dramo kaj eĉ por ĉiuj dramoj, tiel pli multaj spektantoj volas eniri en teatron. Fakte en bona drama merkato, aperos fenomeno kune flori cent floroj."

Chen Chang ankaŭ montras, ke ĉina novjara dramo estas novaj aferoj, ĝi ĝenerale estas prezentata en Printempa Festo, ĝi do portas printempafestan karakterizon, tamen tio ankaŭ estas ĝia manko. Kvankam ardas novjaraj dramoj en ĉiu jaro, tamen estas malmultaj novaj dramoj, kelkaj eĉ refoje prezentiĝas. Se tia fenomeno daŭras plu, spektantoj probable sentos estetikan lacon kaj finfine influos disvolviĝon de novjaraj dramoj.