• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-16 09:27:43    
Gaje al Printempa Festo

cri

Ĉi-jara Printempa Festo estas en la 18-a de februaro. Nun, kaj en kamparano, kaj en urboj, la popolanoj pretas bonvenigi la feston. En hodiaŭa programero, mi gvidos vin ĉiujn ĝuu la etoson de Printempa Festo.

Kelkajn tagojn antaŭ la Printempa Festo, la kamparo de Ĉinio jam plenas de festa etoso. Post 1-jara okupiteco, la kamparanoj ĝoje faras preparon por celebri la feston.

Ni iru al la vilaĝo Sanzhao en la okcidenta urbo Xi'an de Ĉinio! Enirinte en la vilaĝon, vi povas vidi la viglan kaj ĝojan scenon. Pendas paroj da koloraj lanternoj antaŭ la pordoj de la vilaĝanoj. Infanoj ĝoje ludas. La vilaĝo Sanzhao estas fama pro koloraj lanternoj. La historio de farado de lanterno jam estas pli ol 2-mil-jara. Kolora lanterno estas farita el bambuatoj kaj papero kun bonsimbolaj figuroj. Huyan Jianyi, pli ol 40-jara, estas fakulo de farado de kolora lanterno. Troviĝas diversaj koloraj lanternoj en lia korto. Huyan Jianyi konigis,

"La lanternoj faritaj de mi havas diversajn formojn. Lastatempe mi faris multe da lotusaj lanternoj. Ili povas multigi ĝojan etoson en la festo."

Huyan Jianyi ankaŭ vendas siajn lanternojn. Ĉiujare lia tuta familio ofte okupitas ĝis la 29-a de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro. Li diris, ke li tre ĝojas, ke la lanternoj faritaj de li povas multigi feliĉecon en la Printempa Festo.  

En agrikultura provinco Henan centre de Ĉinio, kamparanoj estas okupitaj por celebri la Printempan Feston. Ĉar la registaro nuligis la agrikulturan imposton kaj donis subvenciojn de agrikultura maŝino, bonsemo kaj tiel plu. Tio multe profitigas la kamparanojn.

Kiam la raportisto atingis la hejmon de onklino Zhang Xiangyun, ĉiuj familianoj faris ĝiaŭziojn. Onklino Zhang ridete diris al raportisto, ke ŝi jam pretigis ĉion por celebri la Printempan Feston.

"Ni preparis ĉiujn bezonaĵon por la festo. Ni ĉiuj vestiĝas per novaj vestoj kaj atendas la feliĉan novjaron."

Pendas 2 ruĝaj lanternegoj ankaŭ antaŭ la pordo de Onklino Zhang kaj kroĉiĝas al la du flankoj de la pordo ruĝega distiko. Onklino Zhang diris, ke post nuligo de agrikultura imposto, la jara enspezo multiĝis milojn da juanoj por ĉiu kamparano. Boniĝas la vivo kaj multiĝas la produktaĵoj de ĉiuj familioj por celebri la Printempan Feston.

Tiuj kamparanoj, kiuj laboris en la urbo tutan jaron, revenis hejmen por celebri la Printempan Feston kun siaj familianoj. Lastajare por oportunigi kamparajn laboristojn reveni hejmen, fervoja departemento funkciigis specialan trajnon por antaŭ dum la Printempa Festo. Ĉi-jara speciala trajno ne nur multigis la nombron de pasaĝeroj, sed ankaŭ altigis la servan kvaliton. Vespere de la 5-a de februaro, en iu speciala trajno, kampara laboristino Li Meixiang ĝoje diris,

"Mia hejmloko estas en la urbo Shiyan de Hubei-provinco. Mi tre sopiras al miaj familianoj. Antaŭe mi devis aĉeti trajnobileton pli frue je kelkaj tagoj. Sed ĉi-jare la mastro aĉetis ĝin por mi. Mi nur pagis duonan sumon de la bileto."

Li Meixiang diris al raportisto, ke ĉi-jare en la trajno, la fervojolaboristo donacis al la pasaĝeroj manĝaĵon kaj trinkaĵon.

En urboj, kvankam la homoj devas labori ĉiu-tage, tamen densiĝas la festa etoso sur ĉiaj stratoj. Pekinanino Han Rui estas oficisto de iu kompanio. Ŝia familio pasigas la Printempan Feston laŭ la tradicio. Ŝi konigis al raportisto la tagordon en la festo.

"Dum la Pintempa Festo, ni kune kolektiĝos en la hejmo de maljunaj familianoj. En la 30-a de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro, ĉiuj familianoj kune vespermanĝas. Ni nomas ĝin renkontiĝomanĝo. Ĝi konsistas el abundaj pladoj, nepre inkluzive de ĝiaŭzio. Ĝiaŭzio estas simbolo de renkontiĝo de familianoj. Manĝi ĝiaŭzion signifas feliĉan vivon en la venonta jaro."

Multe da urbanoj pasigas la feston turismante. En iu turisma agentejo en Pekino, raportisto renkontiĝis kun sinjorino Wang Chen faranta ellandiĝan proceduron. Ŝi diris al raportisto,

"Mi vizitos Egiption kune kun miaj familianoj. Ni ĝuu la libertempon kaj la feston en Afriko."

Baldaŭ venos la Printempa Festo. Ĉinoj ĝuas la festan etoson. Ni povas vidi ilian ĝojecon laŭ la rideto, vortoj kaj rapidaj paŝoj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia hodiaŭa programereto. Koran dankon pro via aŭskulto!