Pluveta: Karaj amikoj, morgaŭ estos la Printempa Festo de Ĉinio.
Karaj amikoj, hodiaŭ estas la Printempa Festo de Ĉinio.Okaze de la speciala festo, mi, nome de la Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia, elkore esperas al vi, feliĉan Printempan Feston kaj plenan sukceson dum la nova jaro.
muziko
En la speciala tago, s-ro Pierre, s-ro Enrike, s-ro Flo, s-rino Hai Ly, s-ro Karlo kaj s-ro Daniel salutas vin kaj faros bondezirojn al vi, karaj aŭskultantoj. Nun bonvole akceptu iliajn bondezirojn.
El Flo de Francio
Mi deziras kiel eble plej feliĉan kaj muzikanprintempon al vi, al la redakcio de ĉina radio internacia kaj ties aŭskultantoj. Ke 2007 estu prospera kultura jaro por esperanto kaj por ĝia disvolviĝo en la mondo ! Do printempajn bondezirojn al vi! Bone amuzikĝu en via hejmo kun geamikoj kaj familio.
El Pierre de Francio
Feliĉan Printempan Feston!
s-ino Hai Ly
Enrique (maljunulo)
El Enrike de Usono: Estas granda plezuro partopreni en la programoj kaj en la retpaĝaro de Ĉina Radio Internacia, kaj en ĉi tiu okazo de Printempa festo, mi gratulas la Ĉinan Radion Internacian pro ĝia bonega disvastigado de la ĉina kulturo al la esperantistoj de la tuta mondo. Mi estas Enrique Ellemberg, naskita en Buenos Aires, Argentino, sed jam de longe loĝanta en Usono, lastatempe en Fremont, Kalifornio. Ekde mia emeritiĝo, mi laboras pri la disvastigo de Esperanto, precipe per mia retpaĝaro.
Pluveta: Ĉi tie ni elkore dankas s-ron Daniel, s-ron Enrike, s-ron Flon, s-ino Hai ly, s-ron Karlo kaj s-ron Pierre pro iliaj bondeziroj. Kiel oni ĝuas la novan jaron en aliaj landoj? Nun ili plue konigos al ni pri tio.
Muziko
Pluveta: Karaj amikoj, en la bela melodio ni tutkore bondeziras feliĉan Printempan Feston al vi.
|