• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-16 15:49:23    
Kampanjo de Oroĉjunoj por savi sian tradician metiarton

cri
Metiartaĵo el la betula ŝelo estas parto de la tradicia kulturo de Oroĉjunoj, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. Tamen nuntempe, sekve de ŝanĝiĝo de la produktada kaj vivada manieroj, la nombro de Oroĉjunoj, kiuj mastris tiun metiarton, pli kaj pli reduktiĝas. Antaŭ nelonge, ni vizitis la vilaĝon Tuozhami de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio, kaj trovis, ke tieaj Oroĉjunoj lanĉis kampanjon por savi teknologion de metiartaĵoj el la betula ŝelo. Nun ni kune vojaĝu al la vilaĝo Tuozhami por koni tiun kampanjon.

La vilaĝo Tuozhami estas hejmloko de Oroĉjunoj, situas sur ebenaĵo ĉirkaŭata de la montaro. Frumatene, el la granda aŭlo de la vilaĝo aŭdiĝis bruado de lecionado. Ni alproksimiĝis al la aŭlo kaj vidis, ke iu maljunulino, pli ol 60-jara, donas lecionon pri teknologio de metiartaĵoj el la betula ŝelo al junaj virinoj. Ŝi jen eksplikas, jen demonstras. Pere de peco de betula ŝelo, unu tondilo kaj fadenita pinglo, la maljunulino lerte pretigis belan sitelon dum malpli ol unu horo.

La maljunulino kun la nomo Ajilun estas konata majstro de teknologio de betul-ŝelaj metiartaĵoj en la vilaĝo Tuozhami. Post la leciono ni invitite venis al ŝia hejmo, kie videblas diversspecaj metiartaĵoj faritaj el la betula ŝelo, ekzemple skatolo, siteleto, vazo kaj ankaŭ por-ornama ŝipeto kaj lulilo de bebo ktp.

S-ino Ajilun diris, ke en la pasinteco Oroĉjunoj loĝis en la profunda montaro kaj sin vivtenis per ĉasado. Tiam ĉirkaŭ ilia loĝejo estis densa betularo. Ĉar la betula ŝelo estas relative mola kaj daŭrema, tial Oroĉjunoj faris diversajn vivbezonatajn ujojn el la betula ŝelo.

Antaŭ pli ol 50 jaroj, same kiel aliaj Oroĉjunoj, ankaŭ Ajilun eliris el la profundo de la montaro kaj translokiĝis sur ebenaĵon. Kvankam oportuneco multe pliiĝis ol antaŭe, kaj diversaj produktaĵoj kaj vivbezonaĵoj estas aĉeteblaj en magazenoj kaj bazaroj, tamen Ajilun ne forĵetis la teknologion de metiartaĵoj el la betula ŝelo. Ŝi difinis por si fari tri metiartaĵojn ĉiutage. Sed ŝi nun renkontis grandan malfacilecon por akiri betulan ŝelon. Ŝi diris:

"Por akiri la betulan ŝelon, ni devas iri al la montaro ĉirkaŭ 5 kilometrojn fora. Ofte tri aŭ kvar virinoj, kunportante manĝaĵon kaj akvon, kune faras la ekspedicion al iu monto hodiaŭ, kaj al alia morgaŭ, por kolekti la betulan ŝelon, fine ni ankaŭ devas surdorse porti la betulan ŝelon hejmen. Tio estas ege laciga laboro."

Malgraŭ la granda aĝo, presbiopeco kaj tremado de la manoj, Ajilun tamen ne volas forlasi tiun metiarton. Kial? Ŝi diris:

"Mi havas fortan inklinon al farado de metiartaĵoj el la betula ŝelo. Se hodiaŭ mi faris du, do morgaŭ mi emos fari tri aŭ pli da. Kiam miaj manoj tro laciĝis pro tiu laboro, do mi faris paŭzon unutage, kaj en la sekvanta tago, mi certe daŭrigos la faradon."