• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-16 16:22:22    
24-a Franca-Afrika Pinta Konferenco inaǔguriĝis en Kanno

cri

La 15-an de februaro en franca suda urbo Kanno, inaǔguriĝis la 2-taga 24-a Franca-Afrika Pinta Konferenco. Ĉi-foja pinta konferenco estas la lastafoja en la oficperiodo de franca prezidento Jacques Chirac. Ĝia ĉeftemo estas "Afriko kaj Monda Ekvilibro". Francaj kaj afrikaj gvidantoj diskutas pri la pozicio kaj rolo de Afriko en la tutmondiĝo, pri la rilatoj inter Francio kaj Afriko, pri la konfliktoj en partaj regionoj de Afriko kaj pri aliaj problemoj.

Ĉi-foja pinta konferenco vekis altan atenton de la afrika kontinento kaj eǔropaj landoj. Registaraj ĉefoj aǔ iliaj reprezentantoj de 48 afrikaj landoj ĉeestas al ĉi-foja pinta konferenco. Ĉefministro Angela Merkel de Germanio, la deĵoranta prezidanta lando de Eǔropa Unio kaj prezidanta lando de la Grupo 8, invitite ĉeestas al la pinta konferenco.

Franca prezidento Jacques Chirac prezidis la inaǔguran ceremonion. En sia parolo Jacques Chirac esprimis, ke Afriko posedas abundajn naturajn riĉfontojn kaj samtempe alfrontas disvolvajn bonŝancojn kaj diversajn defiojn. Afriko devas fariĝi unu poluso de paco kaj prospero de la internacia socio kaj okupi sian indan pozicion en la procezo de tutmondiĝo. Li opinias, ke la estonteco de la mondo ne povas esti disigita de la estonteco de Afriko. Sen partopreno de Afriko oni ne povas realigi la celon de tutmondiĝo. Koncerne la rilatojn inter Francio kaj Afriko, Jacques Chirac esprimis, ke la du flankoj devas plirapidigi komercadon inter si kaj plifortigi kunlaborojn en "batado al kontraǔ-leĝa migrado". Pri la darfura problemo de Sudano, Jacques Chirac esprimis sian esperon, ke koncernaj flankoj de la darfura regiono observu la armistican interkonsenton por kiel eble eviti perfortajn agojn kontraǔ civiluloj kaj humanismaj institucioj. Li apelaciis, ke Sudano akceptu dispoziciadon de internacia pacprotekta trupo en Darfuro fare de Unuiĝintaj Nacioj.

Alia varmpunkta problemo de ĉi-foja pinta konferenco estas la enlanda konflikto de Gvineo. La ĉeestantaj gvidantoj esprimis profundan zorgon pri la perfortaj eventoj en Gvineo, kiuj kaǔzis morton kaj vundiĝon de granda kvanto da homoj, kaj esperon, ke la gvinea registaro prenu necesajn rimedojn por garantii la sekurecon de la popolanoj. Ili urĝis, ke koncernaj flankoj trovu rimedojn per intertraktado por solvi la problemon de la konflikto.

Krome, en ĉi-foja pinta konferenco okazos 3 rond-tablaj kunvenoj respektive prezidotaj de 3 gvidantoj de afrikaj landoj. En la kunvenoj oni diskutos pri la krudaj materialoj de Afriko, la pozicio kaj rolo de Afriko en la mondo, Afriko kaj la informadika socio, kaj tiel plu.

Analizistoj opinias, ke Jacques Chirac ĉiam alte atentas pri la rilatoj inter Francio kaj Afriko. Ĉi-foja pinta konferenco, kiel la lastafoja pinta konferenco en la oficperiodo de Jacques Chirac, antaǔenpuŝos pluapaŝan disvolviĝadon de la rilatoj inter Francio kaj Afriko.