Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Sano publikigis avizon, postulante al diverslokaj korelativaj departementoj, ke ili plifortigu preventadon kaj traktadon al pesto, sarso, homa birdgripo kaj aliaj gravaj abruptaj publikaj higienaj eventoj, kiuj severe minacas la publikan sekuron.
La nomita ministerio metis sur la gravan lokon la preventadon de tiuj seriozaj infektaj malsanoj, kaj prezentis postulojn pri preventado kaj kuracado de tiuj malsanoj, inkluzive de ellaboro de preventa kaj kuraca projekto kontraŭ pesto, plifortigo de monitorado al nekonata pulmito kaj frua alarmo pri sarso, kaj ankaŭ preventado aŭ superrego de altpatogena birdgripo, ktp.
Krome la ĉina Ministerio pri Sano ankaŭ formulis "Preventan kaj Superregan Strategion pri Novaj Infektaj Malsanoj", celante altigi la monitoran kaj traktan povojn kontraŭ novaj infektaj malsanoj kaj nekonataj malsanoj.
|