La 23-an de februaro, administra ĉefo de la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan diris, ke ĉijare Hongkong renkontos la 10-jariĝon de reveno al la patrolando. Li esprimis sian esperon, ke diversaj socirondoj kune klopodu por teni la prosperon kaj stabilecon de Hongkong, kaj montru al la tuta mondo la fierindajn atingojn akiritajn de Hongkong dank' al la orientilo "unu lando kun du socisistemoj".
Tiujn vortojn diris Zeng Yinquan en bankedo celebre al Printempa Festo en Hongkong.
Li montris, ke la rapida evoluado de la ĉeftero alportas al Hongkong senfinan ŝancon kaj defion. Se la hongkong-anoj, kiel antaŭe, disvolvos la strebeman spiriton kaj kreivan bravecon, ili certe povos fari kontribuojn al la patrolanda evoluado, samtempe pluapaŝe akceli la ekonomian evoluadon de Hongkong.
|