• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-26 08:47:32    
Homo esploranta al popolaj kutimo kaj moro

cri

Li diris, ke ĉinaj komercistoj havas pli grandan disvolviĝon sur vojo de kuniĝo de komerco kaj kulturo. Li diris:

"En la jaro 2007, mi certe donos lecionojn por komercistoj kaj direktoroj, ĉar ili esperas aŭskulti lecionon rilate al kutimo kaj moro kaj ekonomio. Mi volas paroli pri kultura komercisto. Nun mi donas lecionojn en kamparo, kun temo rilata al vojaĝo kaj komerca bonŝanco. Tia temo estas tre bonvena."

Wang Zuoji diris, ke Festo de Duobla Kvino en la 5-a monato de ĉiu jaro estas grava tradicia festo de ĉinoj. Kaj manĝo de Zongzi-oj estas ilia kutimo. Antaŭ la festo, komercistoj klopodas por plivastigi vendadon de Zongzi-oj. En la jaro 2006, Wang Zuoji faris direkton al entreprenoj, okupiĝantaj pri produktado de Zongzi-oj. Sub lia gvido, oni nomis Zongzi-ojn Eterna Kuneco pro tio, ke tia frandaĵo entenas lotusan semon, homofonan al kuneco. Tiaj Zongzi-oj estis grandnombre disvendataj.

Wang Zuoji famas pro sia esploro al popolaj kutimo kaj moro kaj eĉ alilandanoj ŝatas aŭskulti lian paroladon pri ĉinaj popolaj moro kaj kutimo. En la pasinta jaro, delegacio de la franca registaro faris viziton al Ĉinio, gastiganto invitis Wang Zuoji fari parolon pri tradicio kaj interesaj anekdotoj de antikva Pekino por alilandaj gastoj kaj lia parolado estis bonvenigata. La delegacio invitis Wang Zuoji fari paroladon en Francio en la kuranta jaro. Akademia rondo de Ĉinio kaj Japanio kune okazigis forumon por diskuti pri eksteraj ludoj, kiuj taŭgas al infanoj. En la forumo, Wang Zuoji menciis kelkdek specojn de ŝatataj ludoj en la pasinteco kaj eksplikis historian fonton kaj kulturon de ĉiuj ludoj. Tio malfermis horizonton de ĉeestantoj.

Nun proksimiĝas al okazigo de Olimpiaj Ludoj en 2008, Wang Zuoji sentas, ke tio estas bonŝanco por disvastigi ĉinan tradician kulturon. Li diris:

"Olimpiaj Ludoj estas gastigata de urbo, tial ĝi certe devas havi karakterizon de la urbo. Pekina urba trajto devas esti gravurita en memoron de ĉiuj. Ekzemple en mateno post ellitiĝo, aŭdeblas fajfo de kolomboj, tio estas en Pekino; aŭdiĝas sono de diabolo, tio ja estas en Pekino; de tempo al tempo aŭdiĝas oferto, vi ankaŭ estas en Pekino. Tio ja kulturo, kiu donas profundan impreson al homoj. Necesas plenplezure eksponi nian popolan kulturon kaj Olimpiaj Ludoj estas bonŝancigaj."

De la lastaj jaroj, Wang Zuoji persistas fari paroladon pri ĉina tradicia kulturo por lernantoj en mezlernejoj kaj fundamentaj lernejoj kaj por loĝantoj en ĝardenoj. Okaze de Printempa Festo, li helpas gastigantojn de templa foiro fari projekton pri aktivadoj, ĉar li sentas, ke tio estas rimedo por heredi ĉinajn popolajn kutimon, moron kaj kulturon.