Antaŭ nelonge, s-ro Jin Delong, estro de la propaganda kaj administra oficejo de la ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido, diris, ke eminentaj karikaturaj filmoj de Ĉinio estas vaste bonvenigataj de transmaraj spektantoj.
S-ro Jin Delong diris, ke de la jaro 2005, la nomita administracio jam rekomendis sume 72 eminentajn karikaturajn filmojn produktitajn de Ĉinio, kaj tiuj filmoj tre plaĉas al spektantoj de Korea Respubliko, Israelo, Usono, Kanado, Germanio, Singapuro, Filipinoj kaj aliaj sume dekoj da landoj kaj regionoj.
Laŭ statistiko, nuntempe en Ĉinio estas 5 473 produktaj institucioj de karikaturaj verkoj, krome fondiĝis karikaturaj fakoj en 447 ĉinaj universitatoj, kaj la nombro de studentoj lernantaj en tiuj fakoj proksimiĝis al 500 mil.
|